Home > Aliaj > Elekto de Komitatanoj B de TEJO 2024–2026 Junio

Individuaj membroj de TEJO estas reprezentataj en la Komitato, la supera decidorgano de TEJO, per Komitatanoj B. Nun komenciĝis la balotoj por novaj Komitatanoj B, kiuj ekoficos la 1-an de Junio 2024 por dujara mandato.

TEJO nun povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B. Tio signifas ke vi kaj aliaj individuaj membroj rajtas elekti aldonajn 9 Komitatanojn B.

La voĉdono okazas per unuopa transdonebla voĉo. Ĝi okazos ekde nun ĝis la 1-a de Junio je 16:00 UTK, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Ĉiuj nuntempaj individuaj membroj nun ricevis retpoŝtmesaĝon de balotilo.org, kiu enhavas ties personan voĉdonan ligilon. Individuaj membroj por voĉdoni alklaku la ligilon, kiu kondukos ilin al la voĉdona retejo balotilo.org. En la balota paĝo necesas movi dekstren la kandidatojn, kiujn oni volas havi en la Komitato, en la ordo de prefero, kaj lasi maldekstre tiujn, kiujn oni ne volas havi en la Komitato. Individuaj membroj ne havigu sian ligilon al alia persono, ĝi estas unika! Sube aperas la nomoj kaj landoj de la kandidatoj, iliaj mempriskriboj, informoj pri subtenantoj (kaj aparta dosiero kun subtenaj leteroj).

HyunJoon YANG (Ĵun), Sud-Koreio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Saluton! Mia nomo estas Ĵun, Esperante. Mi estas studento kaj mia lernfako estas la Vjetnama. Mi eklernis Esperanton ekde Mar, 2018. Mi estas membro de Korea Esperanto-Asocio(KEA) ekde 2019. Mi estas vicperzidanto de Korea Esperato-Junularo(KEJ). Kaj mi estas membro de Esperanta klubo,OLIVO en mia Universitato. Lastjare, Mi partoprenis la 42a Komunan Seminarion en Hanojo, Vjetnamio . Kaj mi preparos la 43a Komunan Seminarion en Koreio kun aliaj membroj. Mi volas prezenti nia eventon al Esperantistoj ekster Azio.

Subtenantoj:
  • kvanto de subtenantoj: 6
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4
  • subtenantoj, kiuj permesis esti identigitaj: nur subtenantoj sen eksplica permeso pri publikigo

Gabriele Esposito Guido, Italio / Aŭstrio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi estas pasia esperantisto kun sperto pri organizado de agadoj kaj festivaloj. Mia celo estas disvastigi Esperanton kaj subteni junularan partoprenon en kaj aktiveco de TEJO. Kiel Komitatano, mi celas reprezenti la diversajn bezonojn kaj vidpunkojn de la individuaj membroj de TEJO, kun fokuso sur egala kaj justa reprezentado de ĉiuj landaj sekcioj en la asembleoj kaj siaj decidoj.

Subtenantoj:
  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 3
  • subtenantoj, kiuj permesis esti identigitaj: nur subtenantoj sen eksplica permeso pri publikigo

Jonathan Loïc Schneider, Francio

Biografieto kaj movadaj celoj:

Vi eble jam vidis mian nomon ie ĉar mi troveblas en IJK, JES aŭ en aliaj pli lokaj renkontiĝoj. Se vi ne ankoraŭ konas min, sciu ke ekde 2020 ĝis 2021 estis mi volontulo por la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo antaŭ ol mi aliĝis al TEJO.

Mia pasinta mandato kiel Komitatano B utilis al mi por iom plispertiĝi pri la interna funkciado de la organizo, antaŭ ol sanproblemoj malhelpis la daŭrigon de mia tiama engaĝiĝo.

Mi deziras flegi aktivan ligon inter la membraro kaj la decidfarantoj de TEJO. 

Uzu min kiel via komuna voĉo, estas bezono koni vin pli!

Subtenantoj:
  • kvanto de subtenantoj: 6
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 5
  • subtenantoj, kiuj permesis esti identigitaj: Manuela Burghelea (Belgio), Albert Stalin Garrido (Hispanio), Michael Boris Mandirola (Francio), David Ruis-Sanchez (Germanio), Michael Vrazitulis (Germanio)

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.