Home > Aliaj > Malferma alvoko – TEJO-estraranoj 2024 – 2025

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2024–2025. La elektitoj enoficiĝos la 1-an de Septembro 2024 kaj finos la mandaton la 31-an de Aŭgusto 2025.

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Novaj estraranoj estos elektitaj kadre de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Aŭgusto aŭ per reta voĉdono en Julio.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2024 naskita inter la 1-a de Septembro 1989 kaj la 31-a de Aŭgusto 2006.

Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj de unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. Inter eblaj fakoj troviĝas:

  • Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado, Scienco, Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.
  • Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblo, Teĥnologio, Universitata Agado
  • Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj.

Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la neŝovebla limdato de la 30-a de Junio 2024. Alkroĉu viajn vivresumon, motivan leteron kaj eksplicitan indikon pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

K(unlab)ore,

la Elekta Komisiono de TEJO:

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.