Home > Strukturo > Estraro

Funkcioj

La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de la organizo. Ĝi:

  1. Plenumas la decidojn de la komitato;
  2. Prezentas estraran raporton al la komitato;
  3. Prezentas proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn al la komitato;
  4. Decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj aŭ personoj;
  5. Nomumas komisiitojn;
  6. Nomumas la redaktorojn de Kontakto, TEJO-Tutmonde kaj aliaj eldonaĵoj;
  7. Elektas inter si respondeculon pri kontrolado de la efektivigo de la decidoj de la komitato kaj de la estraro;
  8. Decidas pri la Internacia Junulara Kongreso;
  9. Decidas pri patronoj, krom pri ties eksigo;
  10. Fiksas la internan funkciadon de la estraro;
  11. Ĝenerale zorgas pri la glata funkciado de la organizo.

La nuna estraro (2017-2018)

Dum la periodo 2017–2018 la estraranoj, elektita de la Komitato de TEJO la 10-an de aŭgusto 2017 en la 73-a IJK en Aneho, Togolando, estas:

  • Hoan Tran – Ĝojo (Vjetnamio) – Prezidanto (jan – aŭg 2018); prezidanto(ĉe)tejo.org, hoan.tran(ĉe)tejo.org
    • Interesgrupo: Edukado
    • Respondecoj: Rilatoj kun ILEI
  • Konstanze Schönfeld – Tuŝka (Germanio) – Unua Vicprezidanto; konstanze(ĉe)tejo.org
    • Komisionoj: Eksteraj Rilatoj, Projektoj
    • Interesgrupoj: Scienca kaj Faka Agado, Moviĝebloj
  • Francesco Maurelli (Usono) – Dua Vicprezidanto; francesco.maurelli(ĉe)tejo.org
    • Komisionoj: Eksteraj Rilatoj
    • Respondecoj: Rilatoj kun UEA
  • Mung Bui – Feliĉa (Vjetnamio) – Kasisto; kasisto(ĉe)tejo.org, bui.mung(ĉe)tejo.org
    • Komisionoj: Kongresoj
    • Respondecoj: Subvencioj
  • Charlotte Scherping (Germanio) – Ĝenerala Sekretario (jan – aŭg 2018); gxen-sek(ĉe)tejo.org, charlotte.scherping(ĉe)tejo.org
    • Komisionoj: Aktivula Trejnado, Talento
    • Respondecoj: Egaleco, Adoleska Agado
    • Respondecoj: Rilatoj kun UEA
  • Doniben Jimenez Jaramillo (Kolombio) – Estrarano; doniben.jimenez(ĉe)tejo.org
    • Komisionoj: Merkatiko
    • Interesgrupoj: Kulturo
    • Respondecoj: Revuo Kontakto kaj Movada Rubriko, Pasporta Servo

Ĝis januaro 2018:

  • Enric Baltasar (Katalunio) – eks-Prezidanto; enric(ĉe)tejo.org
  • Hoan Tran – Ĝojo (Vjetnamio) – eks-Ĝenerala Sekretario; hoan.tran(ĉe)tejo.org