Sobre a TEJO


A TEJO promove a compreensão internacional através de encontros, programas educacionais e uso de uma língua internacional, o esperanto.

A organização defende a riqueza cultural da diversidade lingüística, os direitos humanos de minorias lingüísticas e a compreensão global através do fácil acesso a contatos internacionais. O uso do esperanto é base de nossos esforços.

Kandidatiĝu por la organizado de la IJK 2010


TEJO invitas Vin kandidatiĝi por la organizado de la Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2010.
IJK estas plej granda kaj plej grava esperanta junulara renkontiĝo. Ĉi jare ni havas kelkajn novaĵojn kiuj helpos vin prepari kaj organizi IJK-n. Legu pli en la alkrocxita dokumento kaj por ĉiuj demandoj kontaktu estraraninon por IJK Vildana ĉe vildana ĉe tejo.org!

Ni atendas vian proponon!

nome de la estraro,
Vildana Delalic

7a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Frankfurto/Majno, 27a de decembro ĝis 3a de januaro


Saluton!

La informoj kaj la aliĝilo de la ĉi-jarfina 7a Novjara Renkontiĝo (NR) 27a de dec. 2008 ĝis 3a de jan. 2009 (sabato ĝis sabato) troviĝas en la reto. (Ankoraŭ ne pretas la germana versio kaj la pdf-datumaro.)

La unua dudeko da homoj jam aliĝis, vidu, kie la
nomoj de parto el ili videblas.

Se estas demandoj, mi volonte respondos. Se ne estas, mi volonte
registros vian aliĝon...

Fartu bone kaj ĝuu Esperanton

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

8-a KoKoLoRES en Herne, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro


De la 2-a ĝis la 5-a de oktobro okazos la semajnfina aranĝo
KoKoLoRES en Herne.
La ĉefa temo estos - kiel kutime - LUDOJ!
Sed krome ni ekskursos al vidindaĵoj en la regiono "Ruhrgebiet" kaj
havos paroligan Esperanto-kurson por partoprenantoj, kiuj volas
plibonigi siajn lingvokonojn.
Se vi deziras pliajn informojn bv. legi
aŭ skribi al petra.dueckershoff ĉe esperanto.de

5-a Rata Rendevuo okazos je la 19-a de oktobro en Emmerthal, Germanio


Saluton karaj Esperanto-amikoj,

jen mi informas vin pri la 5-a Rata Rendevuo, kiu okazos en la regiono Emmerthal je la 19-a de oktobro. Vi estas kore invitataj partopreni. Pliajn informojn vi ankaŭ trovas sur nia retpaĝaro.
Eble, espereble, ni ja revidos unu la alian je la 19-a de oktobro. Do, bonvolu aliĝi.

Fartu bone. Kore salutas vin
Heinz

PostSomera KlaĉKunveno (PSKK 2008), 31/10 ĝis 02/11/2008, Zutendaal, Belgio


Troviĝas informoj pri PSKK en la retejo de FLEJA.
Eblas aliĝi. Estu bonvenaj!

FLEJA

Okazis Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ


Ekde la 22-a ĝis la 24-a de aŭgusto, Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno okazis fare de Korea Esperanto-Junularo(KEJ), en bela marbordo de Deĉeon, Korea Respubliko. Partoprenis 12 gejunuloj, kiuj ne nur tie eklernis Esperanton, sed ankaŭ jam plurfoje vojaĝis eksterlanden per Esperanto.
Song Ho-young(prez. de KEJ), Jeong Eun-gyeong(vicprez. de KEJ) kaj Jang Mihee gvidis kursojn pri gramatiko kaj fundamenta konversacio de Esperanto. Kaj s-ro Jeong Hyeonsu(Paz), kiu aktivas en Sennacieca Asocio Tutmonda(SAT) kaj Paca Solidareco de Esperanto, instruis la komencan historion de korea Esperanto-movado kaj kulturon de Esperantujo. Estis utila oportuno por junuloj lerni ne nur pri la lingvo mem, sed ankaŭ pri kulturo kaj historio kiujn faras la komunumo de esperantistoj.

Song Ho-young
Prez. de Korea Esperanto-Junularo


Migrado ĉe Gresillon, 27a kaj 28a de septembro 2008


Du tagoj da migrado en Eo la 27an kaj 28an de septembro 2008.
Vidu la detalojn.

94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando



Informoj pri la venonta UK en Bialistoko haveblas en la
retpaĝo de la organiza teamo.

Aliĝi al la kongreso eblas per la
retpaĝo de UEA.

La Komuna Seminario okazos en Jokohamo (Japanio), la 27-29a de decembro en 2008


Salutojn el Japanio!

Nome de Japana Esperanto-Junularo, mi informiĝos pri la Komuna Seminario (KS). Ni dankus se vi diskonigos al viaj membroj la "aziecan"renkontiĝon.

-Kio estas KS?
La Komuna Seminario inter ĉina, korea, japana junularo, kiu okazas ĉiujare inter tri landoj. Ni ĉiam atendas kaj bonvenigas partoprenantojn ekter la tri landoj!

-Kiam?
la 27-29a de decembro en 2008

-Kie?
Jokohamo, Japanio

Informoj pri IJK 2008 en Szombathely, Hungario


Fotoj kaj artikoloj de kaj pri la ĵus pasinta IJK haveblas en la publika vikio de TEJO. Tie eblas trovi ligojn al aliaj kolektejoj kaj vi nepre povas aldoni viaj ligojn. Vidu ĉe IJK 2008


Tria Esperanta esplorado de Helmondo, 13a septembro 2008, Nuenen, Nederlando

Post kunveno en 2006 kaj 2007 Ralph Schmeits kaj Twan Gremmen denove invitas vin por viziti la Helmondan regionon je sabato la 13a de septembro 2008.
Post ekskursoj en la centro kaj al nova kvartalo de la urbo ni volas kun vi viziti kelkajn specialajn lokojn en la ĉirkaŭaĵo. Ĉijare ni faris la programon kune kun esperantistoj el Nuenen kaj Eindhoven (ankaŭ la Eindhovena klubo havos samtempe sian somerekskurson) Ni volas krei agrablan okazon por renkonti unu la alian kaj por babili Esperante. Ni kore invitas vin kun aliaj esperantistoj el Nederlando, Belgio kaj Germanio.
En 2008 ni volas montri la ruran medion de Vincent van Gogh en en kaj cirkaŭ Nuenen.

Subtenu Esperanto-muzikon (hiphopo) !


Estimataj membroj de TEJO kaj kromaj legantoj de TEJO-retpaĝo,

Via helpo bezonatas.
Se vi deziras subteni la Esperanto-muzikon,
pli specife novan stilon esploratan, hiphopon,
bonvolu subskribi jenan promeson:

La promeso tekstas jene:

'Mi promesas antaŭaĉeti la unuan KD-n de la hiphopa bando
La Pafklik, por helpi ilin eldoni la albumon, la unuan repmuzikan
albumon en Esperanto sed nur se 19 aliaj personoj promesas fari
same.'

La Pafklik koncertis inter alie dum IS (2 foje), FESTO (2 foje) kaj AS.
Mem subskribu kaj / aux plusendu la mesagxon!

Antauxdanke,
Aleks Kadar
(Francio)

11a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo de Esperanto” (limdato: 1a decembro 2008)


Post dek sukcesaj konkursoj (1998–2007) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso.

Kvara ĉi-jara numero de TEJO Tutmonde rete atingebla

Ekde hodiaŭ, la 15-a de Aŭgusto, la kvara ĉi-jara numero de TEJO Tutmonde, la membrogazeto de TEJO, estas rete atingebla por TEJO-membroj en "teko" de la reta jarlibro (reto.uea.org).

Conteúdo sindicado