Home > Organizo > Partneroj

Ni kunlaboras kun multaj organizoj en kaj ekster la Esperanto-movado inter kiuj, krom niaj landaj kaj fakaj sekcioj, ni volas substreki kaj konatigi nian rolon en la jenaj partneradoj:

 

En la movado

 

Universala Esperanto-Asocio

UEA-emblemoUniversala Esperanto Asocio (UEA) estis fondita en 1908-a jaro kiel organizaĵo de individuaj Esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. UEA ĉiujare organizas Universalan Kongreson (UK) de Esperanto, kiu estas la plej granda Esperanto-aranĝo. Sidejo de la asocio troviĝas en Roterdamo, Nederlando. (Viziti retejon).

TEJO estas junulara sekcio de Universalas Esperanto-Asocio.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI-emblemoInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. (Viziti retejon).

TEJO havas observanton ĉe la estraro de ILEI kaj reciproke, ILEI ĉe la estraro de TEJO.

Muzaiko

muzaiko-emblemoMuzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo. Ĝi ludas 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli. (Viziti retejon).

En Muzaiko regule aperas informoj de TEJO Aktuale.

 

 

Ekster la movado

 

Forumo Junulara Eŭropa

European_Youth_Forum-emblemoForumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas naciaj junularaj konsiloj kaj internaciaj neregistaraj organizoj. (Viziti retejon).

TEJO estas membro de FoJE kiel neregistara organizo.

Michael Boris Mandirola de TEJO estas membro de la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj de FoJE.

Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj

ICMYO-emblemoLa Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO) (angle: International Coordination Meeting of Youth Organisations (ICMYO)), estas internacia reto por la plej grandaj junularaj movadoj kaj regionaj junularaj platformoj. Ĝi celas kunmeti kaj reprezenti la diversajn voĉojn de la junularaj organizoj en la tuta mondo, provizante platformon por kunlaborado kaj kunagado por havi pli fortan influon al tutmondaj junularaj politikaj agoj kaj atingi plenan partnerecon inter junularaj organizoj kaj gravaj koncernantoj. (Viziti retejon).

La ĉefaj celoj de IKRJO estas fortigi:

  • reprezentadon de la malsamaj voĉoj de la junularaj organizoj,
  • kunlaboradon inter junularaj organizoj je regionaj kaj tutmondaj niveloj,
  • kunordigon de politikaj enmetoj por tutmonda junulara politiko.

TEJO, en la oficperiodo 2014-2015, membras en la 7-organiza ĉefa plenuma organo de IKRJO (Task Force).

UNITED por Interkultura Agado

UNITED-emblemoUNITED por Interkultura Agado estas eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj apogas migrantojn kaj rifuĝintojn. Pli ol 560 organizaĵoj el 48 eŭropaj landoj kunlaboras en UNITED, kaj inter ili estas TEJO. United estis fondita en 1992 (oficiale registrita kiel bonfara organizaĵo sub nederlanda juro en 1993) kaj provizas forumon por aktiva solidareco kaj kunlaboro inter diversaj organizoj. (Viziti retejon).

TEJO aktive partoprenas eventojn de UNITED almenaŭ unu foje jare.

Eŭropa Komisiono – Erasmus+ 

Erasmus+ estas la programo de Eŭropa Unio por subteni edukado, trejnado, junularo kaj sportoj en Eŭropo. Ĝia buĝeto de €14.7 bilionoj donos eblecojn por pli ol 4 milionoj da eŭropanoj por studi, trejniĝi, akiri spertojn kaj volontuli eksterlande. (Viziti retejon).

TEJO-aktivuloj daŭre profitas de la programoj subvenciitaj kadre de Erasmus+.