Home > Intervjuoj > Novaj talentoj: videoblogisto JozefoVlogs
JozefoVlogs

Ni ĝojas prezenti al vi novan talenton en Esperantujo: JozefoVlogs!

JozefoVlogs estas hispana videoblogisto. Li malfermis sian novan esperantlingvan YouTube kanalon en Januaro 2017. Liaj amuzaj kaj interesaj filmetoj furoras en Esperantujo kaj li jam havas pli ol 200 abonantojn!

Se vi ŝatas liajn videojn, vi povas helpi lin disvastigi lian laboron! Kiel?
Kunhavigu kaj komentu liajn videojn, abonu lian YouTube kanalon kaj sekvu lin ĉe Facebook!
Viaj interagoj estas ja valoraj, ne forgesu ke kiam vi diskonigas la Esperantaĵojn kiujn vi ŝatas, vi helpas la tutan movadon!

TEJO (intervjuas Ariel): Kiel vi decidis fari videojn en Esperanto?

JozefoVlogs: Mi havis la ideon dum la lasta Kristnasko. Mi reprenis Esperanton post kelkaj jaroj sen praktiki ĝin kaj mi serĉis esperantajn kanalojn Jutube por praktiki aŭskultante. Mi konstatis ke estas tre malmultaj, kaj multaj el ili nur orientiĝas al la personoj, kiuj ankoraŭ lernas Esperanton en komencanta nivelo. Do mi diris al mi ke unu el miaj celoj por la nova jaro estus krei Jutubkanalon en Esperanto kun duobla celo: amuzi tiujn kiuj jam parolas aŭ komprenas Esperanton kaj puŝi min por daŭrigi la praktikadon de la lingvo kaj ne forlasi ĝin kiel mi faris antaŭ kelkaj jaroj.

Kiel komencis via pasio por lingvoj? Kiom da lingvoj vi parolas nun?

Dum mia infaneco, mi kredis ke iu ajn lingvo, malsama de mia denaska lingvo (la hispana), estis esence inventita, kaj ke tiuj kiuj ne parolas la hispanan interkompreniĝas danke al kunteksto kaj grimacoj. Sed kiam mi estis 13 jara, mi komencis ĉeesti privatajn anglajn lecionojn kaj malkovris kiom mi eraris. Komence de tiu aĝo, mi interesiĝis pri ĉiuj lingvoj kiujn mi vidis: la angla, la franca, la itala, la kataluna, la portugala… De tiam, mi provis lerni dekojn da lingvoj. Mi pensas ke mi facile povas lerni ilin – sed ankaŭ forgesi ilin kiam mi ne praktikas. Ĝuste tial, mi jam forgesis kelkajn lingvojn kiujn mi lernis antaŭe. Mi opinias ke mi havas altan nivelon en la hispana, la angla, la franca kaj Esperanto, kaj meza aŭ malalta en la germana, itala, kataluna, svahila, ĉina kaj rusa.

Vi ankaŭ kreis vian propran lingvon “Bihablari”. Diru al ni pri ĝi!

Nu, ankaŭ tio okazis kiam mi estis 13 jara. Oni povas konsideri tiun lingvon kiel mia unua kreita lingvo, sed tiu ne estis propra lingvo vere. Mi kreis ĝin kune kun mia frato por paroli sekrete, sed ni nur praktikis ĝin dum kelkaj monatoj kaj poste forgesis pri ĝi. “Bihablari” baziĝis sur la hispana, sed ŝanĝante kelkajn leterojn. Bihablari signifas “Du parolantoj”, ĉar nur mia frato kaj mi parolis ĝin. Mi ne povas paroli ĝin nune, sed mi ankoraŭ konservas multajn paperojn kie ni skribis pri “Bihablari”. De tiam, mi estas kreinta multajn malsamajn lingvojn, sed mi kutime forgesas ilin. Feliĉe mi ĉiam skribas ĉion kion mi inventas!

Kiel vi interesiĝis pri Esperanto?

Mi malkovris Esperanton kiam mi estis 17 jara, legante libron verkita de Miguel de Unamuno. Mi serĉis la lingvon interrete kaj legis pri ĝi ĉe Vikipedio. Mi memoras ke mi surpriziĝis, ĉar mi neniam povus imagi ke kreita lingvo povus esti tiel konata kaj parolata tutmonde. Mi legis kelkajn frazojn kaj mi tre ŝatis la lingvon. Mi pensis: “Mi devas lerni tiun lingvon”. Do mi elŝutis kurson el la interreto kaj finis ĝin post unu semajno.

Kion vi opinias pri la Esperanta komunumo?

Mi ŝatas ke oni povas havi tiel diversan komunumon, ĉar estas parolantoj el ĉiuj landoj. Tamen, mi opinias ke ĝi ne estas ankoraŭ sufiĉe granda, kaj ke pli da homoj devus kuraĝi partopreni kaj praktiki la lingvon interrete. Ili povus malfermi blogon, kanti esperante, registri videojn ĉe Jutubo, aŭ iu ajn maniero por helpi diskonigi la lingvon. Mi ankoraŭ ne konis persone neniun kiu parolas Esperanton, sed mi ja konas multajn homojn per interreto kaj mi kredas ke ni estas bonŝancaj pro vivi en epoko kiam ni ĉiuj povas senti nin pli proksime unu al la alia danke al la interreto.

Mi volus diri al ĉiuj kiuj legas ĉi tion ke ili kuraĝu krei ion interrete en Esperanto. Konkrete, mi tre ŝatus ke pli da homoj registru videojn ĉe Jutubo, ĉar tiel oni povas kontribui al la disvastiĝo de Esperanto kaj ankaŭ distri aliajn homojn.

Pri kio vi ŝatus paroli en viaj videoj estontece?

Fakte, mi ne scias! Mi ĉiam faras tion, kion mi volas en la momento. Eble mi registros pri miaj vojaĝoj, kuirante, respondante demandojn, farante novan defion aŭ parolante pri io kio okazis al mi antaŭ kelkaj tagoj. Mi neniam puŝas min por registri videojn, ĉar mi volas fari videojn kiel ŝatokupo kaj ne kiel devo. Tamen, mi ĉiam penas fari videojn kiuj povas amuzi la homojn kiuj spektas ilin.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.