Home > Komisionoj > Eksteraj Rilatoj

Eksteraj Rilatoj

La komisiono de TEJO pri Eksteraj Rilatoj prizorgas la reprezentadon de TEJO ĉe diversaj institucioj, la partoprenigon de TEJO en organizarojn, kaj la tenadon de taŭgaj rilatoj kun aliaj junularaj organizoj. Kial ni faras tion? Ĉar gravas, ke ni esperantistoj ne restu izolitaj en nia verda mondo, sed ke ni parolu pri Esperanto, pri lingvopolitiko kaj pri la idealoj, la ideoj kiujn ni havas pri ĝi.

Ĉi tie vi povas ekscii pli pri ni, kaj, se vi ŝatas kion vi legas, sciigu kaj/aŭ aliĝu al ni skribante al gro.ojetnull@rek, aŭ se vi ne ŝatas, skribu por ke ni pliboniĝu.

Kion faras la anoj de TEJO-KER?

Ĝenerale, la laboro de la komisiono estas duspeca: reprezenta kaj skribkontribua. TEJO estas ofte reprezentata en pluraj eventoj, kelkaj pli instituciaj, kelkaj pli neformalaj, kaj tie ni strebas pri iuj temoj kiuj estas ĝenerale interesaj porti nian vidpunkton, kiu kutime estas la lingvopolitka flanko de tiu temo, kiun oni ofte forgesas, oni ne pensas ke socia inkluzivo estas ankaŭ lingva inkluzivo, aŭ ke pri laboro kaj eblecoj trovi laboron lingvo ludas fortan rolon. Ni kiel TEJO estas kvazaŭ perceptataj kiel la lingvopolitikaj fakuloj, kaj portas nian kontribuon pri tiuj temoj. Sed ankaŭ estas grave havi neformalajn momentojn en kiuj oni povas kun la aliaj organizoj retumi kaj paroli pri eventualaj komunaj kunlaboroj aŭ projektoj, aŭ prezenti neformale Esperanton al aliaj homoj. Simple prezentante kiuj estas la idealoj malantaŭ ĝi aŭ la interesaj aferoj kiujn ni faras pere de ĝi – ankaŭ sciante kiel adaptiĝi al via celgrupo kaj via tiumomenta alparolato. Alia grava tasko de KER estas kontribui al la diskutoj kiuj okazas rete, foje skribante iujn dokumentojn, aŭ reagante en forumoj, pri temoj kiuj povas nin kaj ankaŭ tiel portante nian kontribuon, kiu ĉefe evidente temu pri lingvopolitiko.

Por legi pri la detalaj agadoj, vidu en la cirkuleroj, serĉu por “eksteraj rilatoj”.

Kiuj estas niaj planoj?

Ni estas internacia komisiono, kiu agadas en tre diversaj lokoj, reprezentante la saman organizon. Por ke ni tion efike faru, ni interkonsentis pri kelkaj bazaj demandoj. Legu ilin sube:

Kio estas la fina celo de TEJO-KER? : Lingve justa mondo per la vasta akcepto kaj uzado de Esperanto.

Kio estas la mezlonga celo de TEJO-KER? : Agnosko de Esperanta parolkomunumo, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco ĉe internaciaj organizoj.

Kiel TEJO-KER agadas? : Per politikaj intervenoj, lobiado, interorganiza kunlaboro pliampleksigi la subtenon al nia idearo kaj pliprestiĝigi TEJOn.

Kiel vi povas partopreni en la laboro de TEJO-KER?

Dum la lastaj jaroj pli ol 30 junuloj reprezentis TEJOn en diversaj okazaĵoj, kaj pluraj el ili estis elektitaj al gravaj, prestiĝaj postenoj. Kaj TEJO havis eĉ pli da ebloj por proponi, ol tio! Oni mem decidas kiom aktive kaj pri kio oni volas okupiĝi en la KER-teamo. Do, simple anoncu vin kaj ni provos trovi aranĝon aŭ specialan kampon por via aktivado! Certe vi mem ankaŭ povas proponi aranĝojn (seminariojn/kursojn/forumojn) en kiuj vi ŝatus reprezenti TEJO-n. Kompreneble, por bone reprezenti TEJOn, indas ricevi trejnadon. Dank’al kunlaboro kun la Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado ekzistas reta trejnado por tion fari. Se vi interesiĝas pri ĝi, jen la ligilo al la unua ero. Farante ĝin vi lernos pri kio estas la malsimileco inter eksteraj rilatoj kaj informado, pri kiel respondi al tiklaj demandoj kaj pri la lingvopolitika pozicio de TEJO.

Laste dirindas ke KER estas grava por TEJO kaj ke ĝi povus esti grava ankaŭ por vi ĉar la KER-laboro donas vere bonajn eblecojn por persona kresko kaj spertiĝo pri multaj aferoj! Do, se vi interesiĝas, skribu al gro.ojetnull@rek!

Fot. ĉefa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA