Home > Fonduso Partoprenu IJK

Fonduso: Partoprenu en Internacia Junulara Kongreso

TEJO havas fonduson nomatan “Partoprenu en IJK”, per kiu ni klopodas ĉiujare finance subteni la partoprenon de kelkaj niaj membroj al la IJK. La celo estas ebligi al tiuj kiuj jam aktive agadas loke aŭ eĉ internacie (sed ne havas sufiĉajn financajn rimedojn) partopreni la plej gravan junularan aranĝon de la jaro. TEJO kutime lanĉas konkurson printempe por elekti la aktivulojn kiuj profitu de la fonduso. Reciproke la subvenciitoj helpas en diversaj taskoj dum la kongresa semajno.

Nuntempe preskaŭ la sola fonto de la fonduso estas la gajnoj de antaŭa IJK. Tial ni povas subvencii kutime nur ĉirkaŭ 3–4 gejunuloj, sed ni tre feliĉas, ke pro la bonkoraj kontribuoj de diversaj donacintoj, eblis subteni 5-an partoprenanton al la ĉi-jara IJK.

Ni invitas vin subteni la fonduson – via mon-kontribuo rekte helpos al junaj aktivuloj!

Ekde la starigo de la fonduso, ĝi subvenciis laŭ la jaroj:

2017

Ĉu vi?

2016

  • Haiyan GONG / Meva (Ĉino)
  • Hector Tomas DÍAZ RIVERA (Peruo)

2015

  • Laŝa ĈAĤUNAŜVILI, Kartvelio
  • Pradip GHIMIRE, Nepalo
  • Uriel GURDIÁN, Nikaragvo
  • Gilbert NIYUKURI, Burundo

2014

  • Romualda JEZIOROWSKA, Pollando
  • Geomar MARTÍNEZ PÉREZ, Kubo
  • Olga ŜILAJEVA, Rusio
  • Juan Sebastian QUINTERO SANTACRUZ, Kolombio
  • Nicholas WOODS, Usono

2013

  • Allan ARGOLO, Brazilo
  • Anna Maria KONIECPOLSKA-BIEŃ, Pollando
  • Dorota RODZIANKO, Pollando
  • Ivan Camilo QUINTERO SANTACRUZ, Kolombio
  • POÓR Veronika, Hungario/Britio
  • SZILVA Szabolc, Hungario

2012

  • Rafael HENRIQUE ZERBETTO, Brazilo
  • Jérémie SABIYUMVA, Burundo
  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI, Pollando
  • Karina MĄKOSA, Pollando
  • Francesco MAURELLI, Italio/Britio

2011

  • Przemysław WIERZBOWSKI, Pollando
  • Aurora LUNLUM (ne ricevis vizon)
  • Joni KIS-LEV, Israelo

2010

  • Luana ARAUJO DE FRANÇA, Brazilo
  • Tina TIŠLJAR, Kroatio
  • Roger GOTARDI, Brazilo

2009

2008

  • Arina OSIPOVA, Rusio
  • Manal EL-TAYAR, Libano (ne ricevis vizon)
  • Morayma MARTĺNEZ, Meksiko
  • Daniel MORENO, Meksiko

2007

  • Archana JOSHI, Nepalo
  • Andrew LUTZ, Aŭstralio

2006

  • Leandro SOUZA MOREIRA, Brazilo
  • Franz-Joseph GEIDEL, Hungario/Aŭstrio

2005

  • Apsana GIRI, Nepalo †
  • Rogener PAVINSKI BARBOSA, Brazilo

Fot. kapa Ivo Miesen, ĉefa Łukasz Żebrowski, ambaŭ el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA