Home > Eventoj > IJF – Internacia Junulara Festivalo en Italio
12 Aprilo, 2017
16:00
Feriejo "San Celso", Via Risorgimento, 42, 24020 Castione della Presolana BG

Browse map


IJF – Internacia Junulara Festivalo estas la tradicia, dumpaska semajno de la Itala Esperantista Junularo.

La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj kaj tre facilas amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.

Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo pri kiu estas organizataj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra programo estas taga kaj nokta, ankaŭ okazos lingvokursoj de la itala, de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la vespera programo estos koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta urbumado ktp. Krome tutnokte la ĉefaj distrejoj estos la trinkejo, la diskejo kaj la plej trankvila gufujo.

Krome, kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga ekskurso kaj tuttaga ekskurso.

Informoj ĉe la Oficiala retejo