Home > Eventoj > 71-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO
02 Aŭgusto, 2015
ĝis 2015-08-09
Jugenherberge Wiesbaden, Blücherstr. 66-68, 65195 Wiesbaden

Browse map


La venonta Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Wiesbaden, Germanio, de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015.

Wiesbaden estas la ĉefurbo de Hesio, parto de Germanio. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de Germanio, proksime al la rivero Rejno. Proksime troviĝas Frankfurt kaj Darmstadt.

Taga programo konsistos el lecionoj, prelegoj, atelieroj kaj kursoj. Ankaŭ de vi dependas kiel ĝi aspektu! Diversaj programeroj apartenas al unu el kvar ĉefaj tipoj: tema, distra, movada kaj novula. Vespera programo konsistas de koncertoj, nokta dancado, trinkeja kaj gufuja amuziĝo.

Por pli da informoj pri ĉi tiu kongreso iru al la paĝo ijk2015.tejo.org.

Fot. ĉefa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA