LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
About TEJO
The organization defends cultural richness of language diversity, human rights of language minorities and global understanding through easy access to our network of international contacts. The use of the neutral and international language Esperanto is the cornerstone of our efforts. Konkurso Partoprenu IJK-n -- la gajnantojAnkaŭ ĉi-jare la fonduso "Partoprenu IJK-n" povis helpi al la membroj de TEJO vojaĝi al la plej bunta evento de la jaro - la IJK! La fonduso disponigis tiun ĉi fojon 1100 eŭrojn. Pro tio ke la konkurso estis plilongigita, ni ricevis lastmomente plurajn kandidatiĝojn kaj la decido ne estis facila. Post longa cerbumado estis elektitaj la gajnantoj: Arina OSIPOVA el Rusio Manal EL-TAYAR el Libano Morayma MARTĺNEZ el Meksiko Daniel MORENO el Meksiko Ni gratulas ilin kaj dankas al ĉiuj kiuj kandidatiĝis. Plej ĝuan IJK-n!
BEJO havas novan estraron!Okaze en la Brazila Esperantista Junulara Kongreso (Sekcio de la LA ESTRARO.
Partoprenu "Flugiloj de Malfacila Vento" dum IJK en Hungario!Tradicie dum IJK! Denove la trejnseminario “Flugiloj de Malfacila Vento” invitas ĉiujn junajn instuantojn kaj instruemulojn de Esperanto! La trejneminario okazos enkadre de IJK en la urbo Szombathely La trejnseminario (8 studunuoj po 1,5 horoj) konsistos el 2 temaj partoj: la metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavos la sekvajn teoriajn temojn: instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum la praktika parto bezonatos prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la gramatika parto estos traktataj – teorie kaj praktike – malfacilaĵoj de la Esperanta gramatiko.
15-jariĝis organiza e-movado en IranoHodiaŭ estas datreveno de fondiĝo de IREJO (Irana Esperantista Junulara Organizo) kaj fakte komenco de organiza movado en Irano.
Nova estraro / PEJ-kunveno en Lodzo, Polando, la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 2008Saluton karaj! Kiel vi certe scias maje okazis kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum ĝi inter alie estis elektita nova estraro de nia organizo. Por la periodo 2008-2010 elektitaj estis: Łukasz Żebrowski (prezidanto), Agnieszka Rzetelska (vicprezidanto), Justyna Rusznica (sekretario), Leszek Dobrowolski (kasisto) kaj Łukasz Korczewski (estrarano por reta agado). Tamen jam nun ni volas inviti vin al nia sekva renkontiĝo, kiu okazos inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2008, kadre de la 31-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Łódź. La Kongreson PEJ-membroj rajtas partopreni senpage. Kiel kerna programero rolos por ni certe kunsido de PEJ, sed en abunda movada kaj distra programo de la kongreso oni povas trovi aliajn valorajn eventojn. Krom kutimaj primovadaj renkontiĝoj, prelegoj kaj diskutoj, okazos ankaŭ aparte interesaj ekskursoj kaj artaj vesperoj. Sabate, tuj post nia kunsido koncertos JoMo. Pli detalaj informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo. ATENTON! Ni petas aliĝi antaŭ la 9-a de aŭgusto 2008. Por tiuj, kiuj aliĝos poste povas ne sufiĉi lokoj dum ekskursoj senpagaj por PEJ membroj. Amike,
Kontakto 2-2008 jam en la reto!La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:2" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Teknologioj kaj scienco". Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas: Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj! Amike, TEJO Tutmonde 3-2008 - jam en la reto!La tria numero 2008 de TEJO Tutmonde (pdf) jam legeblas en la Reta Jarlibro http://reto.uea.org/ 1-a Semajno de Kulturo Internacia, 18-a ĝis merkredo la 24-a de septembro, Pisa, ItalioDe ĵaudo la 18-an de septembro ĝis merkredo la 24-an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...
"Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008", 22a ĝis 24a de aŭgusto 2008, Daecheon, SudkoreioKorea Esperanto-Junularo okazigas "Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008"n ekde 22a ĝis 24a de venonta aŭgusto. Dum tiu periodo samtempe kaj samloke okazos ekspozicio pri la kulturo de Esperantujo. La kurskunveno celas bone prezenti Esperanton kaj ĝian propran kulturon al koreaj junuloj, kiuj malpli aĝas ol 30. Kaj ni aranĝos ĝin ankaŭ por pli vigligi junularan movadon, kaj diskonigi agadojn de Korea Esperanto-Junularo. Gvidantoj estas Song Ho-young, Jeong Eun-gyeong, Jeong Hyeon-su. Ejo estas junulara gastejo de "Korea Universitato pri Fremdaj Studoj" situanta en Daecheon, Koreio. Eblas aliĝi per gloro ĉe saluton.net Song Ho-young
34an Katalunan Kongreson de Esperanto okazonta en Sabadell la 6an ĝis 8an de decembro 2008, Katalunio, HispanioEstimataj, Plezure mi invitas vin partopreni la 34an Katalunan Kongreson de Esperanto okazonta en Sabadell la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008. La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.
Oranĝa renkontiĝo 2008, 5-a ĝis la 7-a de septembro, Hernusando, SvedioNi multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare!
Somera Mezeuropa Renkontiĝo (SOMERE), 1a ĝis 17a de aŭgusto 2008, Kall-Krekel, GermanioSaluton! Kien iri somere? Ni proponas SOMERE en Kall-Krekel, Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel. Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume ses landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti Ĉi-jare ni planas ne nur somerumi, sed ankaŭ iom kulturumi. La
ISTK-studado kaj novaj kursoj ekde septembro 2008 ĝis majo 2009INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO STR. M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, 85-094 BYDGOSZCZ NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en 2008/2009 Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika lernejo funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW), Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojagxantoj „Flugo”. Invito al EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, 2008-08-23/30, Karlštejn, ĈeĥioKaraj kolegoj biciklantoj kaj piedturistoj, mi kore invitas vin por partopreni la tradician ekoturisman renkontiĝon EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, kiuj jam kelkajn jarojn funkcias kiel kunigitaj antaŭaj IBIRE (nur por biciklantoj) kaj Ekotur (nur por piedturistoj). Memkomprene oni havos apartajn itinerojn dumtagajn, sed komunajn programojn vesperajn. Oni loĝos en Karlštejn proksime de Prago kaj stelforme turismos en pitorska regiono de Bohemia Karsto kaj orienta parto de la vasta montetaro Brdy. Pli detalajn informojn kaj aliĝilojn vi trovos ĉe la retpaĝo. Eventualajn demandojn mi volonte respondos.
|
User loginNavigationNew forum topicsRecent blog posts
Monda Kalendaro
|