Home > Causes > Pasporta Servo

PayPal

Pasporta Servo

Ekde la jaro 1974, Pasporta Servo ekzistas kiel tutmonda reto de gastigantaj esperantistoj. Miloj da turistoj, laboristoj, studentoj kaj ĉiaspecaj vojaĝemuloj uzis kaj daŭre uzas ĝin.

Ĝi estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj proponas al uzantoj de la servo la eblon gasti en iliaj hejmoj senpage, kun la sola kondiĉo ke oni devas scipovi Esperanton.

Krom periode aperanta presita libro, la servo ekzistas kaj funkcias ankaŭ rete ĉe pasportaservo.org, kie oni povas aliĝi al la servo kaj meti aŭ modifi siajn kontaktinformojn.

La reta sistemo de Pasporta Servo estas libera programaro publike evoluata en GitHub. Viaj programadaj spertoj utilas – forku nin!

Filmeto pri Pasporta servo kreita kiel kontribuo al la filmkonkurso “Esperanto 125 jara”.

Pliaj informoj estas en la Vikipedia artikolo (kiun vi povas pluredakti aŭ traduki al alia lingvo). Viajn komentojn kaj konsilojn sendu al la komuna adreso ps@tejo.org.

Fot. kapa fdecomite, CC-BY-SA