Home > Causes > Internacia Junulara Kongreso

PayPal

Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La nokta vivo, dancoj, bona etoso sed ankaŭ renkontoj, prelegoj, seminarioj kaj laborgrupoj: tio estas programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo. La kongreso okazas ĉiujare en malsama lando. Ĝi estas organizata de landa sekcio de TEJO kaj de lokaj aktivuloj, kune kun TEJO. Ĉu vi ŝatus kandidatiĝi por organizi IJK en via lando? Por pli da informoj pri la IJK ĝenerale, legu la vikipedian artikolon pri IJK.