Ni serĉas volontulajn tradukantojn al ĉiuj lingvoj por nia retejo tejo.org
Ĉu vi povas helpi?
La tradukantoj devas nepre bone scipovi Esperanton kaj verki en sia denaska lingvo (aŭ pluraj!). Ĉiuj lingvoj estos konsiderataj – bonvolu proponi vian!
Jen la taskoj:
- interkonsenti pri la labormaniero kune kun aliaj tradukantoj de la sama lingvo kaj la kunordiganto de la tradukado
- lerni kun nia helpo uzi la tasko-mastruman sistemon Trello kaj bazajn uzojn de WordPress kiel kontribuanto (ne necesas havi antaŭkonojn)
Se vi interesiĝas, skribu al konstanze[ĈE]tejo.org
Ne estas limdato por aliĝi, aldonaĵoj kaj korektoj ĉiam bonvenas!
Fot. ĉina mapo de la mondo de la jaro 1763, el Wikimedia Commons, en publika havaĵo