Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)

La ĉeftemo de KAEST 2016 estas: “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”.

La organizanto de KAEST estas E@I (ligilo al www.ikso.net), sub la aŭspicio de UEA kaj ISAE.
Dato: 17-a kaj 20-a de novembro, 2016

Kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
Trejnado (AMO-seminario, komputila laboro, metiejoj ks.)
Fakaj diskutoj (pri certa temo)
Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
Ekskurso

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2016. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

La aranĝon gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008, SES 2009, KAEST 2010, KAEST 2012 kaj KAEST 2014 por tiuj, kiuj partoprenis).

Atentu! Ekzistas eblo de financa subteno (danke al ESF) al junaj nepagipovaj partoprenantoj! Eblas kovri aliĝkotizon kaj tranokton por 6 gejunuloj – sola kondiĉo estas, ke la subtenita junulo devas prelegi pri sia fako/studo/hobio dum la aranĝo. Pri la emo/bezono esti subtenita bv. Mencii en la aliĝilo, en parto „Aliaj informoj“.

Pliaj informoj:
Hejmpaĝo: http://kaest2016.ikso.net/
Aliĝilo: http://kaest2016.ikso.net/aligxilo/survey.php?name=00002-kaest