Ĉu vi ŝatus partopreni nome de TEJO en la dua kunveno de Projekto ECY pri alekstera komunikado en Belgio, de la 24-a ĝis la 26-a de marto?
TEJO repagos ĉiujn kostojn ekde Nederlando (veturado, loĝado, manĝoj…). Vi ricevos trejnadon pri kiel paroli kun diversaj publikoj (aĝgrupoj, personecoj, ktp.) kaj pri kiel varbi/vendi ideojn.
Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 12-a de marto kun vivresumo ( http://europass.cedefop.europa.eu/documents/curriculum-vitae ) kaj motivletero al info[ĉe]tejo.org
Vi ricevos konfirman mesaĝon.
TEJO ricevis la subvencion pri la Projekto ECY por junuloj kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+.