Venis la tempo por nomumi Komitatanon A de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2016 ĝis la 31-a de majo 2018 (vidu la ĉapitron 3.2 de la TEJO-regularo). La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.
Krome, ĉiu nomumita Komitatano A membru dum sia oficperiodo minimume en unu el la jenaj komisionoj, laŭ propraj interesoj:
- Adoleska Agado
- Aktivula Trejnado
- Edukado
- Eksteraj Rilatoj
- Informado
- Homaj rimedoj
- Kulturo
- Landa Agado
- Merkatiko
- Moviĝeblo
- Pasporta Servo
- Scienca kaj faka agado
Praktikaj informoj pri la nomumo de Komitatanoj A:
Ĉiu Landa Sekcio rajtas al nombro de reprezentantoj laŭ la nombro de kalkuleblaj membroj:
15-100 membroj: 1 Komitatano A
101-300 membroj: 2 Komitatanoj A
301-1000 membroj: 3 Komitatanoj A
pli ol 1000 membroj: 4 Komitatanoj A
Ĉiu Faka Sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn rajtas al 1 reprezentanto.
La oficperiodo de la Komitatanoj estos ekde la 1a de junio 2016 ĝis la 31a de majo 2018.
Kondiĉoj:
- la Landa (Faka) Sekcio estu junulara asocio de gepatra Landa (Faka) Sekcio de UEA, aŭ ĝi pagu kotizon por siaj Junaj Aligitaj Membroj;
- interesiĝu pri funkciado kaj estonto de TEJO;
- prefereble havu retaliron almenaŭ unufoje semajne;
- kontribuu laŭeble al la Komitataj Cirkuleroj;
- partoprenu retajn voĉdonojn;
- laŭeble partoprenu la Komitatkunsidojn dum IJK.
Kiel iĝi Komitatano A?
La Prezidanto de via Landa (Faka) Sekcio sendu al la Ĝenerala Sekretario de TEJO (gxen-sek(ĉe)tejo.org) leteron kun:
- nomo de la Landa (Faka) Sekcio;
- kvanto de membroj;
- nomo(j) de la nomumita(j) Komitatano(j);
- poŝta(j) adreso(j) de la Komitatano(j);
- retadreso(j) de la Komitatano(j);
- telefonnumero(j) de la Komitatano(j);
- naskiĝdato(j) de la Komitatano(j).
Kiam nomumi Komitatanojn A?
Ĝis la 19-a de majo 2016 skribe (rete aŭ poŝte) al la Ĝenerala Sekretario (gxen-sek(ĉe)tejo.org).
Por pli da informoj mi rekomendas al vi tralegi paĝon pri la Komitato, informojn por novaj komitatanoj kaj/aŭ skribu al la Ĝenerala Sekretario aŭ al la TEJO-volontuloj.