Home > TEJO tutmonde > Intervjuo kun Nitta Takamichi, eks-Prezidanto de Japana Esperanto-Junularo

TEJO Tutmonde: Kiel vi lernis Esperanton?

Nitta Takamiĉi estas eks-Prezidanto de Japana Esperanto-Junularo (JEJ): Kiel memlernanto en urbo kie ne estis Esperanto-movado, mi eklernis la lingvon per libroj. Mi kutime aŭskultis retajn radio-programojn de diversaj elsendejoj; tiutempe mi ŝatis la vienan kaj la korean.

Kiel junaj japanoj kutime lernas Esperanton? Ĉu perrete? (Krom Lernu)

Laŭ mia kompreno homoj eklernas Esperanton per libroj. Poste progresemuloj frekventas retejon de s-ro Saka Tadasi.

Por tiu demando tamen pli bone respondas la artikolo de s-ro Azuma Juki. Li estis elektita kiel komitatano A de TEJO tuj duonjaron post sia eklernado de la lingvo Esperanta. Dume li kontribuis ankaŭ al MONATO. Kompreneble oni ne povas diri ke li estus tipa memlernanto en Japanio. Jen mi citas el La Junuloj 103 (= la revuo de JEJ):

Mian memlernadon helpis ĉiuj aĵoj, kiujn mi utiligis. Tial mi koncize rakontos ĉi-sube kiel mi memlernadis nian lingvon.

Kiam mi decidis lerni Esperanton, unue mi serĉis sur Google retpaĝarojn per la vorto “Esperanto enkonduko” kaj similaj en la japana, kion mi kredas ordinara por nuntempaj junuloj. En la rezultoj mi trovis kelkajn taŭgajn retpaĝarojn, inter kiuj plej detale klarigas la gramatikon la retpaĝaro “Enkonduka kaj Daŭriga Kursoj de Esperanto por Interretumemuloj (japane: “ネットワーカーに贈るエスペラ ント語入門・継続講座)”. Do mi decidis lerni per ĝi. Mi tiam ne sciis pri tio, ĉu mia elekto estas ĝusta, sed nun mi certas pri la ĝusteco.

Finlerninte bazan gramatikon, mi deziris legi interesaĵojn. Mi ja sciis, ke “Fundamento de Esperanto” de Zamenhof estas legindaĵo aŭ eĉ legendaĵo, sed tamen ĝi ne allogis min. Lernado estus doloriga, se legaĵo estus malinteresa. Do mi serĉis interrete infanlibron, kaj trovis “Ŝi Estas Mia Amiko” de Luiz Portella. Kvankam mia lingvokapablo estis ankoraŭ malbona, mi eklegis ambaŭ librojn samtempe. Post kiam mi tralegis la librojn kun peno, mi aldone legis kelkajn infanlibrojn kaj facile legeblajn romanojn (ekz. “La Arkeo Foriras je la Oka” kaj legaĵojn troveblajn en la kursoj de la retpaĝaro “Lernu!”). La legado donis al mi memcerton pri lingvokapablo de Esperanto, do mi turnis min al skriba kaj aŭskulta trejnadoj.

Pri skriba trejnado, mi trovis nur du retpaĝarojn taŭgajn por la celo. El ili mi elektis la retpaĝaron “Esperanto: Skriba Kurso Klariganta la Fundamenton (japane: エスペラント語:基礎から分かる作文教室)”, ĉar ĝi havas malpli multe da lecionoj. Nun mi lernas per la alia retpaĝaro, “Aliro al Esperanto el la Angla lingvo (japane:英語から入るエスペラント)”. Mi sentas la lastan pli strikta kaj gramatike kaj vortouze. Tial mi rekomendas al komencantoj ke ili unue ekzerciĝu en la mallasta retpaĝaro kaj poste en la lasta.

Pri aŭskulta trejnado, Facila Vento ege helpis min kaj ĝin mi forte rekomendas al komencantoj. Miaopinie, al aŭskulta trejnado de komencanto necesas son-artikolo konsistanta el facilaj vortoj kun malrapida elparolo, kaj iuj artikoloj de la Facila Vento plenumas la kriterion. Nun mi aŭskultas ĉiutage artikolon de la Esperanta Retradio.  Rekomendindas ankaŭ la novaĵoj de la Ĉina Radio Internacia, kvankam mi ne tre ŝatas ĝin, ĉar preskaŭ ĉiuj novaĵoj rilatas nur al ĉina politiko kaj en ĝi troviĝas multaj personaj nomoj kaj propraj nomoj, kio ĝenas min.

Cetere, Praktika Esperanto-Japana Vortareto (japane “実用エスペラント小辞典”) egege helpis min. Sen ĝi mi ne povus atingi la nunan lingvonivelon tiom rapide.

Laste, nun mi ofte konsiliĝas per la ret-versia Esperanto-Esperanto-vortaro “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” kaj la reta gramatika manlibro “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”, kiuj uzas facilajn lingvaĵojn kaj tiale estas facile kompreneblaj eĉ al komencinto/progresanto kiel mi. La du ege helpas al mi.

Ĝis marto vi estis la prezidanto de Japana Esperanto-Junularo kaj ĵus komenciĝis nova periodo de kun-prezidantoj. Kio ŝanĝiĝos konkrete?

Kvankam en Japanio konstante aperas aktivuloj en la junulara kampo, tamen estis malfacile venki la malstabilecon de la movado. Tion devas kaŭzi diversaj faktoroj:

1. la movadon de Japana Esperanto-Junularo fiksas ĝia statuto, kaj nur unu jaron daŭras la estrara periodo,

2. kiuj organizas la junularon, estas junaj volontuloj,

3. ne malmultaj laboroj rabas ilian tempon,

4. seriozaj diskutoj lacigas ilin, ne malofte kaŭzas malharmonion, ktp.

Ni elektis kun-prezidantan sistemon, unue por superi la fenomenon kiun ni konstatas ofte, nome dum iu aktivas aliaj silentemas; sola aktivulo laciĝas sen ies helpo kaj lasas la movadon. En la nova sistemo kvadratiĝis kvar homoj. Ili jam aktivas respektive ekster la organizo. S-ro Okunuki Kentaro konstante organizas renkontiĝojn de frandemuloj en la urboj Tokio kaj Kanagawa. S-ro Nitta estis Prezidanto de la organizaĵo en 2003 kaj en 2014, li estas prezidanto de la Esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki. S-ro Asao Takafumi estas organizanto de Skype-kurso kaj unu el la ĉefaj motoroj de reta studenta gazeto nomata “Paŝo”. S-ro Suzuki Kazeto estis la prezidanto de Esperanto-Klubo en la universitato en Hokkaido, li estis kaj restas la ĉefa motoro de Paŝo. Ili havas siajn ideojn, spertojn kaj komunumojn. Ilia kunlaboro ligos junulojn pli efike.

Ĉu ĉiuj kun-prezidantoj estos samrajtaj?

Kompreneble, jes.

La Japana E-Junularo organizas konkurson, por instigi siajn membrojn verki artikolojn por la ĉefaj esperantlingvaj gazetoj. Kiaj estas la rezultoj?

La konkurso komenciĝis la 1an de  julio 2014 kaj finiĝos la 15an de aŭgusto 2015. Do ĝi daŭras pli ol unu jaron. mi ankoraŭ ne povas taksi, ĉu ĝia longeco estas taŭga aŭ ne, sed verŝajne 13 monatoj ne tro longas. Komence de sia periodo la estraro de JEJ en 2014 decidis buĝeti 100 mil enojn por la konkurso KIK. Kvankam ĉi-foje JEJ buĝetis centprocente, ni tamen esploris aliajn eblojn:

  1. kolekti mondonacojn,
  2. kunorganizi kun aliaj organizoj,
  3. kolekti kotizon de partoprenantoj.

Ni pensis a) ne estas realisma, konsiderante kiom da homoj mondonacas al lernu kaj al la reta HPIV el Japanio. Por elekti b) la rilato kun aliaj organizoj tiam ne estis matura. Kiun ni evitis plej komence estis c), ĉar por fiksi detalojn klare antaŭvidebla estis longega aŭ senfina diskuto. Ni deziris komenci laŭeble frue, ĉar nia periodo daŭras nur unu jaron.

Nia intenco de la konkurso estis jena:

  1. instigi junulojn verki por internaciaj revuoj,
  2. konsciigi pri revuoj, Esperanto-movado, kaj homoj ekster Japanio,
  3. kapabligo,
  4. trovi kapablajn junulojn kaj ligi ilin kun reprezentaj organizoj aŭ lokaj societoj.

Pri 1) kaj 2): en Japanio progresemaj junuloj membriĝas al Japana Esperanto-Insitituto por efike informiĝi kaj ili ricevas La Revuo Orienta ĉiumonate, periodaĵon ampleksigitan de diversaj aŭtoroj. Tiusence japanaj junuloj estas feliĉaj danke al fruktoj de matura movado. Sed kreskintaj organizoj iasence povas bari novajn ĝermojn de aliaj specoj, kiuj vere esencas sur nia fekunda grundo. Ĉiaj movadaj organizoj povas ne esti esceptoj inkluzive de Japana Esperanto-Junularo mem, kiam konkretaj celoj estas perditaj. Pri 3): por ion realigi, aŭ por ion koncepti kaj iniciati mondskale, nepre necesas baza kono por atingi la necesajn informojn: kiel trovi sam-ide-anojn, kiel gajni subvencion, kiel diskuti, kiel anonci  kaj tiel plu. Tio postulas de junuloj plian kapablon ol trovi amikojn per la lingvo. En internaciaj revuoj troveblas, se oni emus trovi, buntaj fontoj de novaj ideoj. Oni povas lerni vortuzojn, gajni frazeologiajn konojn, diversajn stilojn elorbite de siaj kutimoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.