Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).
La IJK 2023 okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.
Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj kaj la programkotizon.
La limdato por kandidatiĝi estas la 21-a de februaro 2023.
La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de marto 2023.
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
- Vi estas individua membro de TEJO en 2023
- Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro)
- Vi ĉeestos la tutan IJK-n (ĉiujn tagojn de la kongreso)
- Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO
Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:
- Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
- Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
- Aktivado en landa aŭ loka organizo
- Neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
- Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado
Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.
Por partopreni
- Plenigu detale la formularon (en formato .doc)
- Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj vian motiviĝleteron
Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp.) estas bonvenaj.
Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk2023@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo). Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĝin paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 21-an de februaro 2023, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.
Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2023@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.
La adreso de la Centra Oficejo
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando
Ne hezitu kontakti ijk2023@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Italio!