Home > Eventoj > IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Aneho, Togolando
05 Aŭgusto, 2017
13:00
Lernejo Saint Pierre et Paul, Aneho, Togolando

Browse map


La 73-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando, kaj ĝi estas la unua IJK en Afriko!
Vizitu la retejon kaj aliĝu!

Togolando estas ŝtato en la okcidenta parto de Afriko kun la ĉefurbo Lomeo (france: Lomé), kaj ĝi estas unu el la malplej grandaj ŝtatoj en Afriko.

La IJK okazos en Aneho, togolanda urbo kun 25 mil loĝantoj, situanta 50 kilometrojn oriente de la ĉefurbo Lomeo. Ĝi havas ampleksan historion – ĝi estas grava loko por la Guin-Mina komunumo, ĝi travivis koloniismon, ĝi ankaŭ estas haveno kaj fiŝista urbo.

Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj

La kongresa temo de la 73-a IJK estas “Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj”. Kiel esperantistoj, ni parolas pri kulturoj ofte: plej ofte pri kulturoj naciaj, popolaj, etnaj. La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. Kulturoj nome ne ekzistas en vakuo – male, ili estas en konstanta interago unu kun la alia, kaj kun la diversaj aksoj de niaj identecoj, kiel ekzemple genro. Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.

La plej grava avantaĝo de Esperanto sendube estas, ke ĝi ebligas interagojn inter homoj apartenantaj al diversaj kulturoj. Nia celo dum la IJK estas ĝuste kundividi niajn kulturojn unuj kun la aliaj – ni lernu pri kulturoj de aliuloj, sed samtempe ni ekhavu novajn perspektivojn ankaŭ pri niaj propraj, kaj primeditu la procezojn per kiuj kulturoj ĝenerale funkcias. Rezulte, ni povos forĝi fortajn aliancojn surbaze de niaj komunaĵoj kaj malsamecoj, por kune krei mondon kie ni ĉiuj povas prosperi.

La kongresan temon ni esploros dum la tuta semajno per prelegoj, diskutrondoj, trejnadoj, kaj aliaj programeroj.