Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Konversacia rondo en la ĉefurbo de Meksiko

Venu al nia jam tradicia konversacia rondo en la ĉefurbo de la lando, kiel kutime, ĝi okazas la duan sabaton de ĉiu monato, do septembre estos en la 10a je la 16a, en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua.

Partoprenu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

Ĉifoje ni parolos pri “diskriminacio”, tikla temo sed ja grava kaj diskutinda… ĉu vi scias ke ekzistas pluraj tipoj de diskriminacioj? Kelkaj estas ja evidentaj sed aliaj ne tiom, ĉiel “diskriminacio” povus konduki al pasiva aŭ aktiva perforto, kion vi pensas pri la afero?

Ni ankaŭ diskutos pri aliaj diversaj temoj, kompreneble, ankaŭ tiuj, kiuj rilatas al Esperanto mem, ekzemple pri ekzamenoj de la lingvo laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro, okazontaj en Meksiko decembre.

Do integriĝu! Venu ĉimonate kaj ankaŭ en la venontaj okazaĵoj:

8-an de oktobro

12-an de novembro

10-an de decembro

Ĉu vi estas komencanto? Partoprenu! Ni helpos vin paroli, perdi la timon kaj integri vin al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. voki al poŝtel 5540043941.

ĈEESTU!