Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La 1-a GEJMS en Bonn, 27–29 Septembro 2024

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la 1-a Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina (GEJMS), kiu okazos de la 27-a ĝis 29-a de Septembro 2024 en Bonn, Germanio.

Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi: GEJMS.

Semajnfine, inter la 27-a kaj 29-a de Septembro 2024 okazos la 1-a GEJMS en Bonn. Kiom bone vi konas la eksĉefurbon de Okcident-Germanio? Kiu fama komponisto naskiĝis tie? Kiu tutmonda dolĉaĵfirmao fondiĝis en Bonn? Aliĝu por malkovri Bonn kune kun junaj esperantistoj!

Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon… 🏆

Por partopreni en la junulara evento GEJMS, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn. *

Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj. *

(* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2023-12-31.)