Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

FESTO

FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj esperantistoj (JEFO). Ĝi okazas ĉiu jare dum aŭgusto en Okcidenta Eŭropo. Tiu festivalo kunigas homojn el ĉiuj aĝoj kaj landoj ĉirkaŭ komuna amo por muziko, interŝanĝo, kaj revo pri mondo sen limoj.

Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia gusto kaj estas dum FESTO kiam kuniĝas ambaŭ, kaj esparantoparolantoj kaj lokaj muzikgrupoj por miksiĝi.

Sed FESTO ne konsistas nur el koncertoj : dum la tago okazas muzikatelieroj, artistaj, sportaj, kulturaj kaj lingvistikaj kaj ankaŭ kulturaj kaj turismaj ekskursoj…

Dum nokto, vivo daŭras kun diskoteko, d/trinkejo kaj gufujo (ĉi-jare apud kampofajro), lokoj favoraj por amuziĝi, babili kiel refari la mondon kun ĉies revoj.

Ĉi-jare 2014, FESTO spertos la kuniĝon de movadoj esperantista, vegana kaj okcitanista inter aliaj. Partoprenantoj ĝuos riĉecon kaj interŝanĝojn. Kaj eble, fine de la semajno, kelkaj estos anoj de la tri movadoj!

Do, rendevuo en Pont-de-Barret en Provenca Dromo (Francio, departemento 26) de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014 inter Montélimar, regiono Crest en Dieulefit.