Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Ekskurso al Komárom-Komarno

Jam venis aŭtuno kaj do Hungara Esperanto-Junularo decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de Slovakio kaj Hungario.

Iomete revivigi la tradicion de HURA (aŭ HURAS, HURKAS ktp. 🙂 ), kie HUngaroj Renkontas Aŭstrojn, ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ urboj: Komárom kaj Komarno.

Kiam? La 19-an de oktobro, dimanĉe.

La hungaroj de Budapeŝto ekiros je 9:20 per la trajno de stacidomo Déli. Ĝi alvenos antaŭ kvaron horon antaŭ la 11a, do tial ni proponas renkontiĝi je la 11a ĉe la trajnhaltejo en Komárom, do la hungara flanko, por renkonti ĉiujn, kiuj venas el aliaj direktoj.

Bv. disdoni tiujn informojn, venu abunde de Vieno, Bratislavo, kaj apudaj landoj. HEJ tre atendas vin!