Inter la 10-a kaj la 20-a de marto 2019 okazis la Esperanto-Semajno (SemEo), organizita de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, en Francio. TEJO-delegacio partoprenis la eventon.
La TEJO-volontulino Manuela Burghelea rakontas pri la sperto. Bonan legadon!
Tuluzume
Kiel iama volontulino de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, mi sciis, eĉ antaŭ komenci mian novan volontuladon por TEJO en Roterdamo, ke nenio kaj neniu haltigos min esperantuluzumi en marto. Iam pasinte havis mi ŝancon partopreni la eventon en 2017, ĝuante interalie koncerton de i.d.c. kaj prelegon de Chuck Smith pri Amikumu.
Do ek senhezite al la tuluza esameno!
Akompanis min en tiu vojaĝo pakaĵo mendita de la legema esperantistaro de Tuluzo, kiu avidas je la trezoroj de la Libro Servo de Roterdamo.
Deflugante, blindigis min suno, kiun mi forgesis en la lastaj monatoj. Mi rapide atingis lindan kvietan kvartalon kie loĝas miaj porokazaj gastigantoj Jeannette kaj Rikardo. Tiun fojon, ne plu necesis hisi verdan flagon sur la pordo; mi kvazaŭ iĝis domano.
Sekvis en Tuluzo tagoj plenaj je renkontoj, vizitoj, prelegoj, ludvesperoj, babiladoj, esperantumadoj kaj aligatoradoj. Mi aparte amis la lingvo-festivaleton, en kiu mi povis lerni interalie pri la skota, la tamila kaj la tagaloga, rekte de esperantistoj nun volontulantaj aŭ studantaj en Tuluzo. Vespere, La Kompanoj delektis nin per koncerto de Brel. Tuluzo delektis nin ĉiutage per surstrataj manifestacioj.
La tradukado kaj la lingva konsciigo ricevis specialan atenton. Okazis informtablo kaj ekspozicio pri Esperanto kaj lingva diverseco en du lokaj universitatoj.
Praktika ateliero pri Vikipedio fare de sperta vikipediisto lernigis al ni la bazojn de la kontribuado kiel verkisto kaj tradukisto. Mi faris prezenton pri la projekto Tutmondaj Voĉoj en la Fakultato pri lingvoj, informante pri la partneriĝo de Tutmondaj Voĉoj en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 kaj pri kiel oni povas iĝi volontula tradukisto en la projekto. Lingvo-kafejoj kaj malkovraj atelieroj kunigis esperantistojn kaj esperantemulojn. Ludoj sukcesis paroligi la timemulojn.
La partoprenaro estis bunta. Flanke de TEJO, partoprenis ankaŭ Tuŝka, Clément kaj MoBo. Speciala radioelsendo estis dediĉita al TEJO.
Post intensaj aktivecoj, kompreneble ni ne maltrafis la okazon iri al Chapristea, por meritita katoterapio.
Dum la lasta tago en Tuluzo mi intervjuis en hejmeca etoso miajn gastigantojn Jeannette kaj Rikardon pri TEJO en sia tempo kaj pri Pasporta Servo, kies unuan aperon laŭ la moderna sistemo Jeannette gvidis.
Forlasante Tuluzon, peripetioj sekvis min. Mi alvenis je la tramhaltejo kiam la tramo estis foriranta. Torteto kun framboj je apuda bakejo kostis al mi duan forirantan tramon. La trian tramon ne plu maltrafis mi, sed ĝi blokiĝis survoje al la flughaveno… post minutoj de espero mi forlasis la tramon por serĉi taksion. Sekvis min du aliaj perditaj pasaĝeroj. Post malfrua taksiveturado, ni atingis la flughavenon. Mi neniam imagis en mia vivo ke mi tiel kapablos rompi la vicon, sed mi havis tiom sukcesan sekvindan nederlandan modelon antaŭ mi…!
Je la enŝipiĝpordo, mia nederlanda amiko demandis al mi, ĉu mi hazarde ankaŭ venis al Francio por la festivalo. Tiel mi malkovris ke en Tuluzo okazis ne nur Esperanto-Semajno, sed ankaŭ filmfestivalo. Mia amiko scivolemis pri la esperanta ŝtato Moresnet kaj interesiĝis ĉu ekzistas videoj pri Esperanto, sed ni malmulte povis paroli antaŭ la enŝipiĝo.
Dum la flugo mi memoris ke mi havas lastan Esperanto-karton en mia sako. Mi diligente skizis sur ĝi orientiĝ-mapon de Esperantujo kaj ne forgesis foti ĝin por mia artikolo pri SemEo. Post elŝipiĝo, mi retrovis Pim kaj donacis al li la karton. Kiam filmo pri Esperanto gajnos Oskaron, mi esperas ke oni ne forgesos mencii mian nomon 😉
Dankas EKC-n kaj antaŭĝojas SemEo-n 2020,
Manuela