Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

[REMALFERMO] Iĝu Komitatano B de TEJO ekde Decembro 2024

Ĝisdatigo de la 21/dec: Pro komplikaĵoj en la procezo, okazis malfruoj, pro kiuj ni nun redifinas la limdatojn por kandidatiĝi kaj ekoficiĝi kiel Komitatano B.

Kie antaŭe legeblis:Nun konsideriĝu:
La 1-a de Decembro 2024 estos oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde la 1-a de Decembro 2024 ĝis la 30-a de Novembro 2026.La 1-a de Februaro 2025 estos oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde la 1-a de Februaro 2025 ĝis la 30-a de Novembro 2026.
Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 31-a de Oktobro 2024 (inklude).Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 28-an de Decembro 2024 (inklude).

La 1-a de Februaro 2025 estos oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde la 1-a de Februaro 2025 ĝis la 30-a de Novembro 2026.

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

TEJO fine de 2023 havis 1045 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 9. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1-a de Decembro 1990 kaj la 30-a de Novembro 2006.

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

Kvanto de esprimitaj subtenoj kaj kvanto de landoj de subtenintoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj subteninto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigita ankaŭ la nomo kaj lando de subteninto kaj enhavo de subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se subtenletero estas pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 28-an de Decembro 2024 (inklude). Uzu la jenajn adresojn:

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.