Ariel Bonkorpa estas transgenra Esperantistino, verkistino, kaj kontribuanto al Egalecen, unu el la plej konataj blogoj en Esperanto. Ni intervjuis ŝin dum la Internacia Junulara Festivalo en Italio.
TEJO: Via blogo “Egalecen” okupiĝas pri pluraneca feminismo kaj estas la sola blogo en Esperantujo pri tiuj temoj.
Kiam ni lanĉis Egalecen, ni kreis ĝin tiel ke ĝi estu ne iu aŭtoritato kiu diras “Jen la ĝustaj aferoj”. Ni ne volas dikti la “ĝustajn” pensmanierojn, mi pensas ke tio estas grava.
Mi, Manuela kaj Paŭlina kreis nian manifeston kaj ni ja havas niajn celojn por Egalecen. Ni verkas pri tio kio estas por ni persone interesa. Mi persone tre ŝatas ankaŭ kion ni faris kun videoj. Ni faris videojn kiuj estas edukaj sed tamen amuzaj, kaj mi ŝatus fari pli da tiuj.
Persone mi ŝatus verki pli pri genraj temoj kiuj estas proksimaj al mia koro. En miaj propraj spertoj kiel transgenra virino, mi volas prioritatigi la homojn kiuj plej suferas sub la genraj normoj.
Ni devas aŭskulti la homojn kies voĉo estas la plej subpremata.
Mi persone strebas multe subteni neblankajn transgenrajn virinojn kaj ties projektojn kaj respekti kion diras homoj pri siaj propraj spertoj.
Ĉu paroli pri propraj spertoj kiel transgenra virino povas esti ilo por helpi malfermi la menson kaj perspektivon de aliaj homoj?
Jes. Mi pensas ke ofte kiam oni parolas pri egaleco kaj pri tiuj politikoj, oni ofte havas tiujn simpligojn, ekzemple oni diras “Bone, se vi volas esti bona aliancano al transgenraj homoj, vi faru tiel kaj tiel kaj tiel…”. Tio kompreneble ne estas malbona afero, kaj en iu senco oni devas komenci de iu punkto, sed mia propra sinteno nun estas ke mi ne volas fari tiujn simpligojn.
Mi volas ĝuste montri la belan ĥaosecon de mi mem, de miaj politikoj kaj de miaj spertoj.
Ekzemple se oni volas klarigi al cisgenraj homoj pri transgenreco, oni ofte diras ke “tiuj homoj ŝatas vesti sin tiel kaj tiel”, sed fakte tio ne validas por ĉiuj. Ekzemple mi mem, kaj multaj aliaj transgenraj virinoj, ne tute kongruas kun tiuj tradiciaj genronormoj. Multaj homoj ne komprenas tion. Do, fari simpligojn ne helpas.
Ĉu vi pensas ke Esperantujo estas pli malferma kompare al aliaj medioj?
Do, mi povas diri ke ĝi estas pli malferma aŭ pli tolerema, sed tiuj laŭ mi estas malfortaj konceptoj. Mi ĉiam pensas pri sistemoj de perforto en nia socio. Eĉ se mi iras al Esperanto-aranĝo kaj homoj mem estas iusence malfermaj, tamen ekzistas tiuj ŝablonoj — ni estas parto de iu institucio kun siaj burokratiaĵoj kiuj preferas la voĉojn de iuj homoj super la aliaj. Ekzemple en miaj propraj spertoj, mi povas iri al Esperanto-aranĝo kaj estas tre malofte ke iu homo diskriminacios rekte min, ekzemple ĝenos min pro aspekto, do en tiu senco tio okazas malpli ofte ol ekzemple se mi iras en la strato. Sed en alia flanko, estas tiu “silenta perforto”, kaj estas homoj kiuj ne rekte diras ion al vi sed ili evitas vin aŭ klaĉas pri vi. En tiu senco, Esperantujo ne nepre estas pli bona.
Mi havas multajn kvirajn amikojn kaj ili komprenas min pli bone ol esperantistoj. Mia normala mondo estas multe pli politike akcepta ol Esperantujo, ekzemple.
Kion vi konsilus al aliaj junaj transgenraj homoj kiuj estas en malfacilaj situacioj aŭ kiuj eble ankoraŭ ne scias kion fari?
La plej grava afero laŭ mi estas… sciu ke vi ŝanĝiĝos. Vi nepre ŝanĝiĝos. Estas multege da premo por homoj kiuj ĵus eksciis ke ili estas transgenraj — oni atendas ke vi tuj komencu tiujn transirajn aferojn, ke vi vestos vin malsame aŭ komencos preni hormonojn.
Ene de kviraj komunumoj, transgenraj virinoj ofte ne havas multan aliron al povo kiel ekzemple iĉoj, do ofte oni uzas tiujn politikajn vidpunktojn kiel iu formo de povo kaj oni atendas ke vi havu klarajn opiniojn kaj ke vi estu aktivisto. Vi ne nepre devas esti aktivisto. Kompreneble, se estas aferoj kiuj tuŝas vin kaj vi volas kontraŭbatali tion, vi tute rajtas aktivi. Mi mem, ekzemple, tre engaĝiĝis en la universitato kun multe da aktivismo. Sed oni devas lerni tiom da ĵargono, tiom da novaj sistemoj – estis multe da streĉo. Vi rajtas preni tion ege malrapide.
La transiro ne estas iu procezo kiu havas iun difinitan finon. Vi povas fari iel ajn vi volas kaj vi povas preni tiom multe da tempo kiom vi volas. Kaj vi rajtas esti komplika. Vi rajtas havi opiniojn kaj ŝanĝi ilin. Vi rajtas vesti vin ielmaniere kaj poste ŝanĝi vian opinion, kaj estos tute bone tiel. Mia konsilo estas: donu spacon al vi mem por ŝanĝiĝi.
Kion vi dirus al homoj kiuj eble ne konas transgenrajn homojn sed volas kompreni aŭ scii pli pri transgenreco?
Unue, vi verŝajne ja konas transgenrajn homojn sed eble ne scias pri tio.
Oni havas tiujn antaŭsupozojn, ke vi ĉiam povas diveni de ies aspekto ĉu iu estas transgenra aŭ ne — sed vi tute ne povas. Se vi ne tre atentas pri kion vi diras pri tiuj temoj, eble homoj evitos diri tion al vi. La problemo estas ke homoj ĉiam volas facilajn respondojn: “Jen dokumento kiu klarigos al vi kiel respekte trakti transgenrajn homojn”. Bedaŭrinde ne estas tiel facile.
Diversaj homoj havas diversajn preferojn. Mi havas miajn kernajn principojn, mi ne ŝatas trudi iujn antaŭsupozojn al aliaj homoj, mi ne ŝatas atendi ke iuj agu specife iumaniere.
Se iu homo diras al vi “Mi pripensas ĉu ŝminki min aŭ vesti min tiel”, vi ne tuj surpriziĝu. Vi subtenu tiun homon. Ne agu kvazaŭ ĝi estas tiom grandega ŝanĝo, ĉar eble tio malhelpas.
Estas multege da materialoj en la interreto, ekzemple ĉe Egalecen ni havas diversajn rimedojn. Pri la tre bazaj aferoj, legu en la interreto. Se vi havas pli komplikajn demandojn — demandu, sed pripensu, ĉu tio estas iom ĝena demando, ĉu temas pri io tre persona, ĉu estas taŭga momento por demandi.
Transgenreco ne estas nova fenomeno. La ĝenerala koncepto de nekonformado al genro ekzistas en ĉiuj kulturoj de la tuta mondo, de longa tempo.
Oni parolas ofte pri landoj kiuj estas ne tiom toleremaj, sed fakte estas multaj landoj ekzemple en Afriko kaj Azio kiuj ja havis iujn eĉ akceptitajn formojn de genra nekonformeco, sed pro koloniismo estis altruditaj tiuj okcidentaj pensmanieroj.
Se vi volas esti vere bona aliancano, vi devas mem lerni pri la koncepto de genro ĝenerale, kial ĝi malbonas, kial ĝi ekzistas kaj kiuj estas ĝiaj celoj — ĉar ĝi ne estas iu tute natura.
La retejo de Ariel Bonkorpa
YouTube kanalo de Ariel Bonkorpa