La 17-18-an de aprilo 2015 okazos la sekva Membrokonsilio de la Forumo Junulara Eŭropa en Bruselo, kun alveno la 16-an vespere kaj forvojaĝo la 19-an matene.
Ĉu vi ŝatus tie reprezenti TEJOn? Jen la priskriboj de la ideala kandidato:
Nepre:
- disponeblas tempe
- estas eŭropano
- aĝas malpli ol 35
- ne estas italo (pro tio ke Michael Boris Mandirola (kiu verŝajnege estos la alia reprezentanto) estas italo, kaj ŝajnus strange/fanatike se du italoj parolus Esperanton inter si – sed gravas ke la ĉeestantoj vidu ke la reprezentantoj de TEJO parolas Esperanton inter si)
- flue regas la anglan kaj la francan
- estas entuziasma pri Esperanto
- povas Esperanton taŭge montri (ekz. ne tro entuziasme)
- pretas pretiĝi dum 15-30 horoj por la evento
- interesiĝas pri junulara politiko
- ŝatas sociumi
Pozitive estas konsiderata, se vi:
- pretas engaĝiĝi dum jaroj pri reprezentado
- faris la rettrejnadon de TEJO pri Eksteraj Rilatoj
- estas membro de la TEJO-komisiono pri Eksteraj Rilatoj
- la vojaĝbileto al Bruselo ne estas treege multekosta
- aĝas malpli ol 25
- estas virino (ĉar FoJE petas ke laŭeble estu kaj vira kaj ina reprezentanto, se estas du reprezentantoj)
Se vi pensas ke la eblo interesas vin, skribu al ker@tejo.org! Limdato estas la 19-a de januaro je la 23-a horo laŭ la Roterdama horzono.