Pli ol 250 esperantistoj el la tuta mondo kunvenis por la 74-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2018 en Hispanio.
La evento okazis en Badajoz, hispana urbo ĉe la landlimo kun Portugalio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018. Kunorganizis la Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) kaj la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ).
Homoj festis, dancis, partoprenis trejnadojn kaj prelegojn en bunta kaj amikeca etoso.
Pluraj hispanaj amaskomunikiloj rimarkis la eventon kaj raportis pri ĝi.
Kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj estis proponitaj dum la evento kaj homoj kiuj volis ekzameniĝi laŭ la KER-niveloj havis eblon tion fari.
Bunta vespera programo dancigis la partoprenantojn. Okazis koncertoj de Martin Wiese, Jonny M, Timothy Gallego kaj Cira & Ulises.
María Simões prezentis la spektaklon Utopio. La eventon partoprenis ankaŭ neesperantistoj. Danke al la biletoj por la spektaklo, mono estis kolektita por la asocio HIMAYA kiu helpas rifuĝintojn en Eŭropo.