Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

KAEST 2024

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) 2024 okazos de la 7-a ĝis la 10-a de Novembro en Žilina, bela urbo en la nordo de Slovakio. 

La ĉi-jara ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”.

Kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn, do la E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2024.

Pliaj informoj ĉe la oficiala retejo de KAEST 2024.