Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Junulara E-Semajno (JES) 2024-2025

La tradicia novjara eŭropa junualara kunveno okazos ĉijare en Belgio! La oficiala programo daŭros 6 tagojn, ekde la 27-a de Decembro 2024 ĝis la 2-a de Januaro 2025, ĉar la organiza teamo ne volas doni al homoj, kiuj festus ankoraŭ Kristnaskon hejme en la 26-a de Decembro, la senton ke ili maltrafus la komencon de JES.

Tamen eblas jam alveni la 26-an de Decembro, kaj pasigi la unuan tagon kun neformalaj, spontaneaj programeroj, kun amikoj, ekloĝante trankvile en la kongresejo (kaj poste bone helpi la aliajn alvenontojn trovi sian vojon.

Ĉijare la JES ne nur okazas en alia lando, sed estas ankaŭ organizata de alia teamo, kaj tiu teamo faris kelkajn decidojn, eble ne kutimajn al vi..? Atente legu la informojn en la aliĝilo, kaj prefere ankaŭ en la aliaj paĝoj de nia retejo (ekz. pri la kotizo, pri la fonduso) por eviti miskomprenojn post via aliĝo!

Ekde la 1-a de Aprilo 2024 eblas jam aliĝi! Estos entute 5 aliĝperiodoj:

  1. ĝis (kaj ĉiufoje inkluzive de) la 15-a de Julio
  2. ĝis la 15-a de Septembro
  3. ĝis la 15- a de Novembro
  4. ĝis la 15-a de Decembro
  5. ĝis aliĝo dum la kongreso mem

Esploru la aliajn informojn ĉe la oficiala retejo de la evento.