Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

6-a Junulara E-Semajno

Ekde 28-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015 en la luzacia urbo Weißwasser en Germanio okazos la 6-a Junulara E-Semajno. Ĝi estas organizata de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kaj vere indas ĝin partopreni!

Sendube vin atendos multegaj programeroj, inter kiuj estos jam tradiciaj: lingvaj kursoj kaj ludoj (ne nur Esperanto), movadaj diskutoj kaj trejnadoj, multaj metiejoj (ni certe denove lernos danci kaj ne nur), kinejo kaj-kaj-kaj… Ne timu, se vi la unuan fojon venos al Esperentujo. Vi ne solos! Dum nia novula programo oni instruos al vi, kiel rapide amikiĝi kun aliaj kaj senti sin komforte.

Ĉu vi volas ĉeesti tiun nemalĉeesteblan eventon? Venu al JES! Aliĝu rete ĉe jes.pej.pl kaj partoprenu la plej mojosan novjaran renkontiĝon!