Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La 33-a KEKSO en Nürnberg, 29 Novembro – 1 Decembro 2024

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 33-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 29-a de Novembro ĝis la 1-a de Decembro 2024 en Nürnberg, Germanio.

Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Ni krome planas viziti la faman kristnaskan bazaron kaj la historia urbocentro de Nürnberg.

Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn.* Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj.*

* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 01/01/2024.