La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnan kurson (TK) ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:
- Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
- Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
- Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.
Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:
- Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
- Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.
La trejna kurso okazos inter merkredo 14-a de julio ĝis dimanĉo 18-a de julio 2021 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, trejnistoj alvenos lundon antaŭ la trejna kurso por fina prepara kunveno kaj/aŭ preparo de la TK-materialoj se necese kaj foriros lunde post la trejna kurso) en la TK-ejo en Bratislavo, Slovakio (fina ejo decidota).
Ni serĉas 2 trejnistojn/faciligantojn:
- Kun vasta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadoj kun kaj por junuloj;
- Kun sperto pri temoj pri socia inkludo, ideale se temas pri detekti/kontraŭbatali diskriminacion kaj egalrajtigo de junuloj;
- Kun la kapablo labori aŭ angle aŭ esperante aŭ ambaŭ.
La 2 trejnistoj:
- Preparos la enhavon de la trejna kurso kune kun la projekt-teamo de TEJO;
- Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la trejnadon;
- Liveros la sesiojn dum la trejna kurso (ĉu ĉeeste ĉu interrete, depende de la KOVIM-19 limigoj kaj la kapablo de la partoprenantoj vojaĝi al Slovakio);
- Kontribuos por fini la praktikajn rezultojn de la TK, precipe la trejnan manlibron/ilaron, kiun la partoprenantoj produktos dum la TK kun la projekt-teamo de TEJO.
- Donos raporton pri la kunsidoj de la trejna kurso al la projekt-teamo, post la fino de la trejna kurso, por la ĝeneralaj raportaj celoj.
Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu trejnisto ricevos 600 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la TK kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la TK.
Vi povas kandidatiĝi ĉi tie antaŭ mardo, la 18-a de majo 2021. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.
Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj oportunoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.
KOVIM-19: Pro la KOVIM-19-pandemio, la trejna kurso ankaŭ povas esti afektita. Ni klopodas por ke ĝi okazu ĉeeste en Slovakio dum la supre menciitaj datoj, sed KOVIM-19-evoluoj povas influi la ĝustajn datojn kaj/aŭ la transiron de la trejna kurso parte aŭ plene interrete. Se ĝi okazos ĉeeste, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj prenos ĉiujn necesajn sekurecajn rimedojn: vizaĝaj maskoj, manigiloj kaj malinfektado, prefere faros subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpos). Ĉiukaze la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi laŭ la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.