Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO partoprenis la eventon LevelUP!

Artikolo de Vuk Mladenović

LevelUP!

Ĉi-aprile okazis LevelUp! 2024, evento organizita de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), kies TEJO estas plenrajta membro. FoJE estas tegmenta organizo de kaj internaciaj organizoj kaj naciaj konsilioj junularaj de Eŭropo. Ĉar TEJO estas plenrajta membro, ĝi ricevis rezervitajn lokojn por sendi sian propran delegacion.

La evento okazis en Bruselo, la ĉefurbo de Belgio. Pli precize, la evento okazis en konstruaĵoj de institucioj de Eŭropa Unio – speciale rimarkinda en la konstruaĵo Spinelli, kie situas la Eŭropa Parlamentejo. La evento daŭris du tagojn kaj kunigis ĉirkaŭ 1200 junajn homojn el la tuta Eŭropo. La evento estis en la angla, sed la TEJO-delegacianoj kompreneble uzis Esperanton inter ili.

La delegacio de TEJO konsistis el sep homoj, kiuj venis el Francio, Hispanio, Katalunio, Italio, Pollando kaj Serbio. La delegaciestro estis David Ruíz Sánchez.

Pri kio temis?

LevelUp! 2024 estas evento financita de Eŭropa Unio, kies ĉefa celo estis la promociado de la ĉi-juniaj Eŭropaj Balotoj. Tamen, tio ne estis la nura temo pritraktita, ĉar partoprenantoj povis elekti diversajn atelierojn kaj aktivaĵojn laŭ ilia propra intereso. Estis tri klasoj de atelieroj kun malsamaj nomoj: Mia Voĉo; Mia Eŭropo; Mia Voĉdono.

Ĉar ĉiu homo elektis partopreni malsamajn atelierojn, ĉiu malsame spertis la eventon.

Kiel vi verŝajne jam konkludis, ĉi tiu evento estis politika, sed ĝi ne estis partia.

Tamen, ĝi estis bona oportuno por TEJO retiĝi kun aliaj junularaj organizoj kaj plifortigi siajn eksterajn rilatojn.

Delegacio de TEJO alvenis Bruselen unu tago antaŭ la komenco, kaj foriris unu tagon post la fino. Ni havis tempon por amikumi kaj urbumi, kune aŭ sole. Sufiĉe antaŭ la evento, esperanta amikumado en Bruselo estis planita kaj krom delegacianoj venis ankaŭ Bruselaj – eĉ el aliaj partoj de Belgio – kaj Francaj esperantistoj.

Ĝenerale, la evento plaĉis al mi. Atelieroj mem estis bonaj, sed mi ankaŭ ĝuis revidi konatajn homojn kaj ekkoni novajn homojn el malsamaj junularaj organizoj.

Mi ankaŭ ŝatis esplori la urbon tiel historie riĉa, lingve unika kaj internacie grava.

Eksciu pli…