Jam tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).
La IJK 2024 okazos de la 18-a ĝis la 25-a de Aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.
Dank’ al la fonduso, eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj, kaj la programkotizon.
La limdato por kandidatiĝi estas la 16-a de Februaro 2024. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de Marto 2024.
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas
- Esti individua membro de TEJO en 2024;
- Esti preta ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-Estraro);
- Ĉeesti la tutan IJK-n (ĉiujn tagojn de la kongreso);
- Esti je via unua eksterlanda IJK – AŬ – aktive agi en TEJO.
Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas
- Aĝi malpli ol 30 jaroj;
- Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj;
- Aktivado en landa aŭ loka organizo;
- Neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso;
- Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj / aŭ helpi en la organizado.
Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.
Kiel kandidatiĝi
Por partopreni, plenigu la formularon, en kiu vi devos inkluzivigi motiviĝleteron kaj de 1 (unu) ĝis 3 (tri) referencleterojn de aliaj indviduaj membroj de TEJO. La dosieroj devos esti nomataj laŭ la ŝablono: Nomo – Eco de la letero (numero).
Ekz.:
Ludoviko – Motiviĝletero
Ludoviko – Referencletero (1)
Ludoviko – Referencletero (2)
Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.
Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĉion paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – Partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 16-an de Februaro 2024, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.
Adreso de la Centra Oficejo
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
The Netherlands
Ne hezitu kontakti ijk2024@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Litovio!
Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2024@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.