Home > Viaj ideoj por Esperanto

Ĉu vi havas ideojn por Esperanto? Se jes, ni volas aŭskulti ilin! Kaj por tio ni kreis la projekton Viaj ideoj por Esperanto. Ĝi havas la jenajn celojn, fruktodonaj por niaj komunumoj, movado kaj organizoj:

  • Senfina ricevado de ideoj (proponoj, sugestoj, konstruaj kritikoj, necesoj…) pri ajna temo rilate al Esperanto per diversaj retoj.
  • Resumado kaj klasfikado de ideoj por disponigo en publika datumujo, kun rekono de la sendinto, por (1) ke homoj kaj grupoj kiuj volas fari ion trovu ideojn kiujn realigi, (2) rilatigi esperantistojn kun samaj aŭ similaj ideoj kaj (3) sendi ilin al respondeculoj en TEJO kaj UEA. Tiel ni scios kion vi pensas, maniere ke la ideoj povu utili por orientigi la agadon de la organizoj.

Kiel partopreni

Ekzistas pluraj opcioj por sendi novajn ideojn:

  • En sociaj retoj (Twitter kaj Facebook) per la kradvorto #IdeoPorEsperanto.
  • En fadeno de la forumo de la Instituto Fina Venko.
  • En novaĵ-artikolo de TEJO kiel komento.
  • Dum eventoj sur ide-tabulo, aŭ dum programeroj per kreiv-teknikoj (volontulu!).

Pro sperto ni rekomendas ne teni ĉiujn viajn ideojn sekretaj, ĉar tio plej grava ‒kaj malfacila‒ estas ilia materiigo, grandparte pro tempo. Kaj prenu en konsideron ke la probabloj ke ĝi iĝu realo povas pliiĝi se vi kontribuas per viaj ideoj, ĉar ekzemple povus okazi ke vi trovos kunfarantojn (Kio foje necesas kiam estas propono kiu postulas homojn kun malsamaj trajtoj, ekzemple unu kiu scias multe pri iu temo kaj alia kiu scias krei retejojn).

Vi povas sendi tiom da ideoj kiom vi volas, kaj ne timu publikigi ion pro honto aŭ pro ne scii ĉu iu alia jam diris: foje la stultaj ideoj estas la plej bonaj! Kaj la ripetitaj helpas scii kiuj estas la plej popularaj. Via opinio estas interesa, kaj vi decidas kio estas grava.

Kiel rimarko, ni uzas kreiv-teknikon de reta ideumado, tial ni petas ne kritiki la ideojn de aliaj, nur kompletigi aŭ sendi alian bazita sur ĝi. Tio tamen ne signifas ke vi ne rajtas interagi, ekzemple pridemandante.

Helpu Esperanton per #IdeoPorEsperanto!

Kie legi la kontribuojn

 

Iam ajn oni povas aliri al la datumujo de “Viaj ideoj por Esperanto”, kun ordigo de la plej nova al la plej malnova. Krome, ni ebligis komenteblon por ke vi aldonu ekzemple notojn pri interesiĝo kunlabori (diri kontakt-datumojn!), fari komentojn pri iu ideo, sciigi al ni ke vi jam materiigis unu, ktp.

Ni volas aldoni ĉi tie kelkajn komentojn pri la ideujo:

  • Malmultaj ideoj realiĝas; tio normalas en ajna medio de la vivo. Tial, ju pli da ideoj, des pli bone.
  • La ideoj realiĝas per laboro. Estas grave ne nur diri “oni faru”, sed ankaŭ “mi (kun)faros”; la pronomo estas la ŝlosilo.
  • Ekzistas kaj tre svagaj kaj tre konkretaj ideoj, sed per io la aferoj komenciĝas.
  • Ofte aperas samaj ideoj, kiel loko por revizii tekstojn aŭ domajnoj .eo. Iuj el ili jam havas konkludojn kiuj indas legi, aliaj ankoraŭ eĉ ne praktikan solvon.
  • Se vi sendis ideon kiun ni ne aldonis, bonvolu atendi ĉar konstante ni revizias ĉu aperis novaj. Tamen, povas esti ke ekzemple iu ideo jam estas sendita, tiukaze ni ne aldonos ĝin kiel novan. Sed ankaŭ povas okazi ke vi tajpis la kradvorton en loko el kiu ĝenerala Facebook-serĉo ne prenas informojn, kiel en grupo.
  • Eĉ se io jam estas materiigita, ĉiam estas manieroj partopreni, ekzemple per plibonigoj, plilongigoj kaj ĝisdatigoj (Memoru: Ĉio bezonas ĝisdatigon).