Home > Agadoj > Aktivula Trejnado > Seminarioj

Seminarioj

TEJO okazigas seminariojn pri plej diversaj temoj, ekzemple Lingvaj rajtoj, Eŭropo, kaj Aktivula trejnado. Ili okazas kelkajn fojojn jare organizite kaj de TEJO kaj kunlabore kun ties Fakaj kaj Landaj sekcioj. Ankaŭ eblas partopreni en trejnseminarioj de ekz. eŭropaj instancoj kiel reprezentanto de TEJO. Niaj seminarioj estas bonega maniero konatiĝi kun aliaj TEJO-membroj kaj la organizo.

Ĝenerale pri seminarioj

Rigardante de ekstere, seminarioj estas inter la unue rimarkeblaj aktivecoj de TEJO. Ili:

  • regule okazas almenaŭ unu fojon jare
  • traktas diversajn aktualajn temojn
  • plej ofte enhavas trejnajn elementojn
  • foje estas malfermitaj ankaŭ al ne-esperanta mondo kaj havas gravan rolon por eksteraj rilatoj

Dum seminarioj, Esperanto kutime aperas kiel ilo, laborlingvo aŭ filozofio, por solvi komunikadajn kaj aliajn problemojn de la moderna socio, kaj ne estas temo per si mem.

Kaj rigardante de ene, la seminarioj donas al junaj movadanoj preskaŭ tute sendepende de ilia pagipoveco eblon:

  • renkontiĝi kaj konatiĝi “realvive” (Interreto bonas sed havas siajn limojn)
  • interŝanĝi spertojn kaj ideojn
  • komenci kaj realigi kunlaborojn
  • kaj multon alian

Se vi interesiĝas pri kunlabori pri seminari-organizado, havas demandojn, komentojn aŭ proponojn skribu al seminarioj@tejo.org.

Kiel seminarioj helpas antaŭenigi la movadon?

La seminarioj de TEJO helpas al la kernaj aktivuloj renkontiĝi, spertiĝi pri konkretaj temoj kaj evoluigi projektojn. Ĉe tiaj seminarioj naskiĝis pluraj projektoj, ekzemple:

  • lernu! – esenca paŝo en la teknikoj de lingvoinstruado, uzata nun kiel ĉefa lernilo de Esperanto (kaj reklamilo pri Esperanto) en kelkdek lingvoj (temas pri kelkaj miloj da tekstoĉenoj) en dekoj da landoj kaj fare de pluraj miloj da uzantoj

Fojfoje seminarioj okazas ankaŭ en kunlaboro kun neesperantista organizo, kaj tio helpas plividebligi Esperanton en pozitiva lumo inter neesperantistoj. Almenaŭ unu iama estrarano de TEJO varbiĝis al Esperanto ĝuste ĉe iu tia seminario.

Fot. kapa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA; ĉefa el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA