Home > Agadoj > Eksteraj Rilatoj

Eksteraj Rilatoj

La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝigon de TEJO ĉe junularaj platformoj kiel la Eŭropa Junulara Forumo kaj la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.

Oficisto: David Ruíz Sánchez (david.ruiz.sanchez@tejo.org)

Respondeca estrarano: Tyron Surmon (tyron.surmon@tejo.org)

Retlisto: http://groups.google.com/group/tejo-ker

Kontaktadreso: ker@tejo.org

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/VjZLg6sYo8egEbzm

Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj

La Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO) (angle: International Coordination Meeting of Youth Organisations (ICMYO)), estas internacia reto por la plej grandaj junularaj movadoj kaj regionaj junularaj platformoj. Ĝi celas kunmeti kaj reprezenti la diversajn voĉojn de la junularaj organizoj en la tuta mondo, provizante platformon por kunlaborado kaj kunagado por havi pli fortan influon al tutmondaj junularaj politikaj agoj kaj atingi plenan partnerecon inter junularaj organizoj kaj gravaj koncernantoj.

La ĉefaj celoj de IKRJO estas fortigi:

  • reprezentadon de la malsamaj voĉoj de la junularaj organizoj,
  • kunlaboradon inter junularaj organizoj je regionaj kaj tutmondaj niveloj,
  • kunordigon de politikaj enmetoj por tutmonda junulara politiko.

Forumo Junulara Eŭropa

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas du ĉefaj grupoj: (1) naciaj junularaj konsiloj kaj (2) internaciaj neregistaraj organizoj.

TEJO estas membro de FoJE kiel internacia neregistara organizo.

TEJO regule partoprenas ĉiujare la plej grandan junularan kunvenon de FoJE: YO!Fest. Ĝi alterne okazas en Strasburgo kune kun la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO, EYE en la angla) dum paraj jaroj ekde 2014 kaj en malsamaj okcidenteŭropaj urboj (Bruselo, Mastriĥto) dum malparaj jaroj ekde 2011.

Konsilio de Eŭropo

La Konsilio de Eŭropo celas defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro; ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj; kaj faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.

TEJO regule organizas projektojn kun subteno de la Konsilio de Eŭropo, en ĝiaj Junularaj Centroj en Strasburgo aŭ Budapeŝto, aŭ en aliaj lokoj.

Reprezentanto ĉe Konsilkonsilio pri Junularo (AC): Konstanze Schönfeld (konstanze@tejo.org)

UN & Unesko

UEA kaj TEJO ambaŭ ekde longe aktivas ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia organizo pri edukado, scienco kaj kulturo Unesko.

UNITED

UNITED por Interkultura Agado estas eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj apogas migrantojn kaj rifuĝintojn. Pli ol 560 organizaĵoj el 48 eŭropaj landoj kunlaboras en UNITED, kaj inter ili estas TEJO. United estis fondita en 1992 (oficiale registrita kiel bonfara organizaĵo sub nederlanda juro en 1993) kaj provizas forumon por aktiva solidareco kaj kunlaboro inter diversaj organizoj.

TEJO aktive partoprenas eventojn de UNITED almenaŭ unufoje jare.

UNOY

UNOY Packonstruantoj (mallongigo de United Network of Young Peacebuilders (UNOY) en la angla aŭ Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruantoj en Esperanto) estas reto de ĉirkaŭ 80 junularaj organizoj en la tuta mondo, kiuj laboras pri paco. Ĝia ĉefa celo estas lobiumado kaj kampanjado pri paco kaj kapabligo de junuloj pri temoj rilataj al packonstruado. TEJO ekpartoprenis en kelkaj kampanjoj de UNOY en 2015, sed ĝi iĝis efektiva membro ekde aprilo 2018.

Aktivuloj de TEJO povas partopreni kaj en eventoj de la reto mem kaj en alispecaj eventoj nome de UNOY.