Home > Agadoj > Aktivula Trejnado

Aktivula trejnado

La Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado kunigas homojn kiuj volas trejni aliajn TEJO-membrojn pri tre diversaj temoj aŭ volas lerni kiel trejni aliajn. La komisiono kune elpensas temojn kaj planojn por trejnadoj okazontaj kadre de diversaj E-aranĝoj. Sube vi povas vidi la materialojn jam pretajn, disponeblajn. Uzu ilin kaj helpu plibonigi ilin, skribu ambaŭkaze al at@tejo.org !

Ni serĉas novan komisiiton por Aktivula Trejnado! La nuna respondeculo Michael Boris Mandirola trejnos la novan kandidaton por la posteno. Se vi pretas helpi, kandidatiĝu!

Materialoj kaj trejnadoj laŭ temo

Landa agado

En ĉi tiu parto troviĝas materialoj, kiuj povas helpi al vi en gvidado de via landa aŭ loka organizo. La akso de ĉiu tiu sekcio estas la taskdivido por Landaj Sekĉioj, kiu sekve gvidas al pli detalaj eroj. Jen ĉio, kio aktuale disponeblas pri landa agado:

Organizado de eventoj

En ĉi tiu paĝo ni disponigas diversajn materialojn rilatajn al organizado de eventoj. Troveblas ĉi tie tasklistaro, multe malpli nova, sed daŭre sufiĉe aktuala manlibro, materialoj de TEJO-seminario kaj pluraj ekzemplaj dokumentoj de eventoj okazintaj en lastaj jaroj. Vidu pli ĉe la paĝo:

Eksteraj rilatoj

Pri la temo de eskteraj rilatoj disponeblas detalaj priskriboj de ĉeestaj trejnadoj de TEJO kaj reta trejnado.

Gazetara komunikado

Organizado de Esperanto-kursojn

Negocado

Rettrejnado por teamoj

Grupa agado

  • skribu al ni por partopreni en kurso pri grupa agado. Ĝi daŭras 2-3 monatojn; bezonatas ĉiusemajne 2-4 horoj por ĝin sekvi, kaj partoprenas ĝin ne individuoj, sed 3-20-kapaj grupoj.

Krei novan lokan grupon

Subvencipetado (nova!)

  • Per ĉi tiu trejnado vi havos la ŝancon akiri konojn (plurnivele aplikeblajn) pri la ĉefaj ŝtupoj de elpensado, strukturigo kaj prilaborado de subvencipropono. Krome, eblos praktiki ekde la unua ero la akiritajn konojn, tiel ke ili taŭge firmiĝu kaj ne restu je simple teoria nivelo.
  • Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova trejnado, bv. skribi al at@tejo.org, tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn.

Novaj komitatanoj

Reto 2.0

  • Video-materialo divitaj en 3 partoj pri kiel pli efike varbi en sociaj retoj.
Pliaj kursoj disponeblas en nia trejnadskatolo:

Materialoj kaj trejnadoj laŭ speco

En ĉi-supre menciitaj agadkampoj, la materialoj estas tre diversspecaj. Se vi ŝatus vidi liston de ĉio ordigita laŭ speco de la materialo, iru al:

  • Katalogo[katalogo de ĉio laŭ speco (iom kiel nun ĉe https://tejo.org/eo/aktivula_trejnado kun aldono de mankantaj: helpaj/ekzemplaj materialoj, manlibroj; ĉio kun ligoj al koncertan pritemaj paĝoj laŭ la supra listo)]

Ĉu vi interesiĝas pli?

Ĉu vi pensas ke indas ke estu pli da agadoj, pli da temoj kovritaj? Vi tute pravas, abundas temoj pri kiuj ege bezonatas bonkvalita trejnadmaterialo libere disponebla por la aktivularo de TEJO. Kiom rapide ni povas ilin krei dependas nur de ni, de la laborkapablo de la komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado kaj ties helpantoj. Do novaj laborfortoj, interesiĝantoj, helpemuloj bonvenas ĉe la komisiono de TEJO pri aktivula trejnado. Pri nia agado, celo vi povas legi ĉe la strategia plano, ĝi estas la minimumo, aliaj agadoj ankaŭ aldoneblas, se vi havas ideon. Se vi interesiĝas, helpemas, skribu al at@tejo.org retmesaĝon, specifante en ĝi vian intereson kaj disponeblan tempon (se vi estas malcerta pri io, indiku tion). La komisiono antaŭdankas vian helpon, ja kune ni atingas pli! Se vi ŝatus legi pli pri kial gravas aktivula trejnado, kiel ni trejnas, kiu trejnas, legu pli ĉi-tie.

Fot. ĉefa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA