Home > Malfermaj alvokoj > Vojaĝu senpage al Bratislavo kaj lernu pri alekstera komunikado

Ĝisdatigo: La limdato estas plilongigita ĝis la 20-a de septembro! Ankoraŭ vi povas kandidatiĝi!

Malferma alvoko por 25 partoprenantoj: Vojaĝu senpage al Slovakio kaj partoprenu plurobligan eventon por lerni pri alekstera komunikado.

Ĉu vi ŝatus vojaĝi al Bratislavo (Slovakio) kaj partopreni senpage en la konkluda evento de la projekto pri efika Komunikado por Junularo (ECY)?
Tie estos prezentitaj la projekto, la kreitaj retaj kursoj pri efika komunikado, okazos trejnadoj pri efika komunikado kaj kulturlingva festivalo.  

La evento okazos en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio de la 22-a ĝis la 24-a de Septembro 2017. La 22-a de Septembro estas alventago kaj la 24-a forirtago.

Vi devas vojaĝi de partneraj landoj (Belgio, Britio, Hispanio, Italio, Nederlando). Post la evento, vi ricevos atestilojn de Youth Pass.

Vi povos ricevi repagon de ĉiuj kostoj, vojaĝaj, loĝaj kaj manĝaj (pri la vojaĝo vi devas peti konfirmon antaŭ aĉeti la biletojn kaj eblos plena repago nur por malmultekostaj vojaĝoj ene de la disponebla buĝeto).

Por partopreni vi devas esti aŭ -post la elekto- vi devos iĝi individua membro de TEJO.

Ni tamen petos esti malferma al verkado de raporteto pri la evento kaj kontribuo al la KulturLingva Festivalo kiu okazos dum la evento.

SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo gastigos vin kaj povos helpi vin aranĝi la vojaĝon.

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 20-a de septembro plenigante la jenan formularon.

TEJO ricevis la subvencion pri la Projekto ECY kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.