Home > Vakaj postenoj

Vakaj postenoj en komisionoj:

  • Komisiito pri Adoleska Agado
  • Komisiito pri Eŭropo
  • Komisiito pri Aktivula Trejnado

Se vi interesiĝas pri iu, kontaktu la estraranon pri Homaj Rimedoj: talento(ĉe)tejo.org.

 

Oportunoj ĉe la Komitato:

  • Informiĝu ĉe via landa sekcio por iĝi ties reprezentanto. Aŭ en faka sekcio por reprezenti ĝin.
  • Ĉiun duan jaron aperas estas la ŝanco esti reprezentanto de la individuaj membroj.
  • Ĉiun duan jaron elektiĝas voĉdonoj por aldonvaloraj komitatanoj.
  • La Elekta Komisiono publikigos alvokon por la Estraro, kiu renoviĝas ĉiun duan jaron.

Estu atentu al la Aktualaĵoj, aŭ sekvu nin ĉe sociaj retoj, ĉar fojfoje aperas malfermaj alvokoj por postenoj.

 

Elekta Komisiono

La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato proponon por elekto de nova estraro. La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem, do estas elektita en malparaj jaroj (post la elekto de Estraro) kaj laboras ĝis la elekto de nova Estraro (kutime du jarojn poste). La komisiono atingeblas per retpoŝto gro.ojetnull@onoisimok.atkele – do sendu viajn kandidatiĝojn (kaj proponojn ktp.) tien.

La aktuala Elekta Komisiono konsistas el:

  • Fernando Maia (Brazilo)
  • Arina Osipova (Rusio)
  • M. Boris Mandirola (Italio)
  • Carlotta Pavese (Italio)