Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu trejnadon en Pollando kadre de la projekto pri lingvinstruado helpe de Erasmus+

La enkonduka trejnado de la projekto Erasmus+ pri lingvinstruado okazos de la 27-a ĝis la 31-a de decembro 2017 dum la Junulara E-Semajno en Szczecin, Pollando.

Priskribo de la trejnado

La altkvalita jam planota enkonduka trejnado okazos dum la Junulara E-semajno kiu estas unu el la plej grandaj junularaj esperantaj eventoj en Eŭropo. La trejnado fokusiĝos je diversaj temoj rilataj al volontula instruado de fremdaj lingvoj, ĉefe de Esperanto.

Celo de la trejnado estas ne nur enkonduki diversajn temojn, sed ankaŭ prepari la trejnotojn por la ĉefa intensa trejnado kiu okazos de la 10-a ĝis la 18-a de marto 2018 en Tuluzo kaj ankaŭ instigi interesan interrenkontiĝan laboron. Ĝi ankaŭ devus helpi al la trejnistaro mem ekscii kian aspekton devus pli-mapli havi la venontaj eroj. Pro tio ni ankaŭ ŝatus substreki ke la trejnado estos kvazaŭ “3 era” kaj prioritaton en elektado por la “enkonduka trejnado” havos tiuj, kiuj indikos emon partopreni ankaŭ la kromajn 2 projektajn eventojn (okazontaj en Tuluzo kaj dum SES – Somera Esperanto Studado en Slovakio).
Pli detalaj infomoj pri la projekto disponeblas ĉe http://mladez.esperanto.cz/erasmus-instruista-projekto/

Elektoproceso

Vi povas kandidatiĝi ĝis la 30-a de oktobro (23:59 CET) pere de iu el la projektaj partneraj organizoj (bv. pro tio kontroli retpaĝojn de via organizo) en kiu vi membras. Por kandidatiĝi sendu motivleteron kaj esperantan vivresumon (ambaŭ en Esperanto) al mladez.esperanto@gmail.com kaj al via organizo.

Por ke via kandidatiĝo estu sukcesa ne forgesu indiki:

  • motivojn kial vi volas iĝi volontula instruisto kaj partopreni trejnadojn
  • kiajn spertojn vi havas kun volontula instruado aŭ instruado ĝenerale
  • emon partopreni ĉiujn projektajn trejnadojn
  • lingvonivelon de Esperanto
  • ĉion ceteran kio helpos nin ekscii kiu vi estas 🙂

Krome helpos

  • esti individua membro de TEJO
  • esti TEJO-aĝa (sub 35)

Post la limdato nia trejnistaro trarigardos ĉiujn kandidatiĝojn kaj organizos intervjuojn, pere de SKYPE (aŭ alie) por ekscii pli pri la kandidatoj. La oficialajn rezultojn vi ekscios ĝis mezo de novembro, sed ni memkopreneble strebos tion fari kiel eble plej rapide.

Manĝoj kaj loĝado

La oficiala daŭro de la trejnado estas de la 27-a ĝis la 31-a de decembro 2017. Ĉar JES estas oficiale pli longa ol la trejnado, vi povas je viaj propraj kostoj plilongigi vian restadon. Memoru, ke repagitaj estos tranoktoj kaj manĝoj (komencante per vespermanĝo) ekde la 27-a ĝis 31-a de decembro (finiĝante per matenmanĝo). Aldone estos repagita pli ol duono de la programkotizo, tiel ke partoprenontoj kiuj alvenos nur dum trejnadaj tagoj nenion krompagos. Repagitaj estos ankaŭ vojaĝkostoj laŭ la jena tabelo, kiu indikas maksimuman repagitan sumon:

Reprezentanto de diversaj organizoj ne nepre devas vojaĝi de la lando kie ŝi/li agas, tamen devas esti pruvebla membro de la organizo.

Kontaktu la organizantojn por scii pli pri repagkostoj de vojaĝoj el aliaj landoj.

Legu pri alvenebloj kaj ĉiuj ceteraj detaloj ĉe la retpaĝo de ĉi-jara JES kaj se vi volas scii pli pri la projekto, ne hezitu viziti la oficialajn retpaĝojn de la kunordiganto Ĉeĥa Esperanto-Junularo

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.