Home > Aliaj > TEJO serĉas oficiston

Kandidatoj estas serĉataj por la posteno de oficisto de TEJO. La oficisto helpas la Estraron plenumi diversajn taskojn kadre de la Strategia Laborplano.

La taskoj de la oficisto estas ekzemple, sed ne nur:

  • Superrigardi la taskojn de la volontuloj, gvidi ties laboron kaj instrui pri la necesaj aferoj (dum kaj post la instrusemajno ĉe la transdono de la volontula posteno en la CO)
  • Helpi al Landaj Sekcioj pri internacia agado (ĉu Esperanta ĉu ne) kaj kunlaboraj projektoj inter ili mem, raportante al la estrarano pri landa agado
  • Verki kaj administri subvencipetojn
  • Plenumi aliajn administrajn taskojn
  • Subteni la plenumon de la komitataj kaj estraraj decidoj
  • 
Raporti pri siaj agadoj kaj regule komunikiĝi kun la Estraro
  • Reprezenti TEJO-n ĉe aliaj organizaĵoj kaj instancoj

La kandidato prefere havu tiujn ecojn:

  • parolas Esperanton, la anglan kaj la francan je ĉirkaŭ nivelo C1
  • 
kapablas uzi komputilon por kutimaj aferoj (pluaj komputilaj kompetentoj estas bonvenaj)
  • spertas pri subvencipetado kaj donacvarbado 
kapablas labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado
  • estas entuziasma pri Esperanto
  • 
povas Esperanton taŭge montri (ekz. ne tro entuziasme)
  • interesiĝas pri junulara politiko
  • ŝatas konatiĝi kun novaj homoj
  • kapablas komuniki kun homoj
  • efike plenumas decidojn de la organoj de la asocio
  • 
edukitas laŭ universitata nivelo
  • konas la Esperanto­-movadon;
  • havas bonan skriban kaj parolan esprimkapablon
  • 
havas iniciateman, maturan, reprezentan kaj diplomatian personecon
  • 
energie, imageme, kaj praktike kapablas plenumi la laboron de multfaceta kaj 
dinamisma organizaĵo

Eklaboro: kiel eble plej frue

Salajro: 1773,04 EUR monate por plentempa laboro

Tipo de kontrakto: difinita daŭro (1 jaro, renovigebla)

Bonvolu sendi motivleteron kaj vivprotokolon al oficejo@tejo.org. Ne hezitu peti pli da informoj, se vi bezonas.

Foto: “Centra Oficejo de UEA” el Vikipedio

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.