Home > Malfermaj alvokoj > TEJO serĉas volontulon!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.

TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-12 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto-oktobro 2015 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 5-a de marto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena, ĉar ni pretigas projekton kadre de Eŭropa Volontula Servo, kio prenos iom da tempo (pro la sama kialo estas tiom kurta limdato).

La laboro konsistas el:

  • reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj
  • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO
  • prizorgado de la TEJO-arĥivo
  • aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
  • aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)
  • scipovu la anglan (scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata)
  • ŝatu administran laboron
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
  • havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
  • neniam antaŭe partoprenu EVS-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo! 🙂

La volontulo ricevas senpagan ĉambron kaj aldone poŝmonon kaj manĝmonon. Povas okazi ke samtempe estos pli ol unu volontulo.
Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj gro.ojetnull@odalutnolov kaj gro.ojetnull@kes-nexg la jenajn dokumentojn esperantlingve:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
  • motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Grave:

La volontulo devas esti individua membro de TEJO (se vi ne jam estas – ĉi tie eblas membriĝi) – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn (ankaŭ je la komenco de volontulado).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar la kondiĉoj tre diferencas laŭ la devenlando kaj/aŭ aĝo de la kandidato, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per gro.ojetnull@odalutnolov.

Fot. Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA

Lasi respondon