Home > Aliaj > TEJO prezentas novan Trejnadon por Trejnistoj
foto dum trejnseminario

Ni fiere prezentas al vi alvokon pri Trejnado por Trejnistoj.

  • Ĉu vi iam sentis vin motivita aŭ inspirita por trejnado?
  • Ĉu vi iam deziris inspiri aliajn per via kono kaj via energio?
  • Ĉu vi iam pensis pri ŝanĝi ies mondon kaj kontribui al evoluigo de TEJO?

Se vi respondis jese… tio estas via momento. Iĝu TREJNISTO!

ETEY estas unika oportuno por akiri la necesajn konojn kaj kompetentojn por iĝi vera trejnisto. Legu sube, kuraĝiĝu kaj kandidatiĝu!

Kio estas ETEY?

ETEY estas partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, ĝia celo estas krei la unuan generacion da TEJO-trejnistoj. La partneraj landoj estas Danujo, Germanujo, Italujo, Katalunujo, Nederlando kaj Polujo.

La projekto konsistas el ampleksa trejnadprogramo por provizi la partoprenantojn per ĉiuj kapabloj kaj iloj kiujn ili povus bezoni dum TEJO-trejnista kariero. La celo estas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj. La programo disvolviĝos en du eventoj kaj reta laboro inter la du.

La ETEY-trejnadprogramo iĝos parto de la trejnadprogramo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO); kiel unua trejnseminario por trejnistoj, ĝi nomiĝos SUPER-AMO (AMO-22 laŭ la numerigo de la seminarisinsekvo oficiale lanĉita en 2014).

La trejnadprogramo estas ampleksa ĉar la celo estas ambicia, ja oni lernos profesion. La tagoj estos intensaj sed ekscitigaj kaj vi multege lernos, laboros kaj kundividos.

Devas partopreni 18 aktivuloj, 3 el ĉiu partnera lando.

Praktikaj informoj

Unua sesio

  • Evento: Internacia Junulara Festivalo
  • Loko: Pesaro (Italujo)
  • Datoj: Ekde la 23-a (alveno) ĝis la 29-a (foriro) de marto 2016
  • Daŭro: Alveno + 5 labortagoj (kun duontaga paŭzo) + foriro.
  • Kotizoj: 0 € – vi ricevos repagon por vojaĝo el Danujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Polujo.

Dua sesio

  • Evento: Internacia Junulara Kongreso
  • Loko: Vroclavo (Polujo)
  • Datoj: Ekde la 16-a (alveno) ĝis la 23-a (foriro) de julio 2016
  • Daŭro: Alveno +  2 labortagoj + 4 tagoj (el kiuj 1 tago estos por prepari la finan trejnadon kaj 1 tagon por liveri ĝin)   + foriro
  • Kotizoj: 0 € – vi ricevos repagon por vojaĝo el Danujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Polujo.

Kiu povas aliĝi?

Bona trejnisto estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.

Formale la elektotoj devos:

  • Esti naskitaj ekde la 1-a de januaro 1986
  • Aliĝi al TEJO kiel indivua membro
  • Aliĝi al la asocio de la lando de kiu oni vojaĝos
    • DEJO de Danujo
    • GEJ de Germanujo
    • ARCI Esperanto kaj IEJ de Italujo
    • TEJO de Nederlando
    • PEJ de Polujo
  • Vojaĝi de aŭ tra partnera lando
  • Bone kompreni la anglan (por kompreni la trejniston kaj trejnmaterialon)
  • Flue paroli Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri trejnadon)

Limdato

Via kandidatiĝo (kun viaj datumoj kaj motivletero) estu sendita ĝis la 22-a de februaro 2016 al at@tejo.org

Demandoj

La plej stultaj demandoj estas tiuj kiujn oni ne faras. Por ajna dubo skribu al at@tejo.org kaj ni plejĝojos respondi al vi.

 

Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo: fotoj.pej.pl

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.