Home > Aliaj > TEJO helpas al 2 junaj aktivuloj partopreni IJK-on

2 junaj esperantaj aktivuloj ricevos subtenon de TEJO por partopreni en la 72-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Vroclavo (Pollando) de la 16-a ĝis la 23-a de Julio 2016. Ĉi-jare venis 8 kandidatiĝoj por de la konkurso “Partoprenu IJK-n”, tamen la estraro havis malfacilan taskon elekti 2 plej taŭgajn.

Post longa diskuto en reta kunveno, la Estraro decidis finance subteni partoprenon de Haiyan GONG / Meva (Ĉinio) kaj Hector Tomas DÍAZ RIVERA (Peruo). Ili ricevos subvencion, kiu kovros partoprenkotizon kaj parte ankaŭ vojaĝkostojn al la plej grava junulara Esperanto-renkontiĝo. Rekompence la subtenitoj helpos en la plenumado de organizaj taskoj dum la kongreso. La estraranoj esperas, ke ili ĉiuj ĝuos la tempon en sia unua IJK kaj kontribuos al la programo kaj bona etoso de la aranĝo. Se ili deziras, ili rajtas aliĝi ankaŭ al la 101-a UK, okazonta en la semajnon post IJK en Nitro (Slovakio). Ni elkore gratulas ilin ambaŭ!

Ĉi-jare kandidatiĝis nur 8 homoj, kio estas signife malpli multe ol la antaŭan jaron (entute 27). Malgraŭ tio, malfacilis elekti plej taŭgajn kaj precipe fina diskuto por elekti la 2 finajn de inter 3 lastaj estis longa. Fakte meritus la subtenon pli ol 2 kandidatoj, sed la buĝeto de la konkurso estas limigita – ĝi konsistas el parto de la profito de la antaŭaj IJK-oj kaj el individuaj donacoj de malavaraj esperantistoj. Ankaŭ, la Estraro intencas pli subteni IJKon en 2017 kies preferata loko estas Afriko. Se ankaŭ vi volas helpi al la realigo de revoj de pliaj esperantistaj junuloj kaj fortigi la junularan Esperanto-movadon, bv. konsideri kontribui al la buĝeto per via donaco.

Sur la bildo estas demaldekstre dekstren Haiyan GONG / Meva kaj Hector Tomas DÍAZ RIVERA.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.