Home > Aliaj > TEJO havas duan oficiston
Foto de Uriel

La Estraro de TEJO faris la elekton de la dua oficisto. Uriel Gurdián, 27-jaraĝa esperantisto el Nikaragvo, eklaboris sur tiu duontempa posteno ekde la dua semajno de januaro. Li helpos la Estraron kaj la nunan oficiston kun la kutimaj oficistaj taskoj menciitaj en la alvoko. Uriel povas esti konata al multaj amerikaj esperantistoj ĉar en 2014 li estis elektita por esti membro kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ li organizis Esperanto-eventojn ĉefe en sia lando kaj en Ameriko.

Post havi nur unu duontempan oficiston dum la jaroj 2011–2014, tiu dungito estis Manuela Ronco, kiu laboris el sia hejmo en Italio, kaj post la fino de ŝia deĵorado, sentiĝis manko de homforto kaj la laboro ne povis iri tiel glate kiel antaŭe. TEJO denove povis dungi oficiston danke al la administra subvencio de Eŭropa Unio, en oktobro estis decido pri dungi Mounir Abjiou el Maroko kiu eklaboras kiel oficisto ekde novembro kaj fine Uriel Gurdián el Nikaragvo.

En la malferma konkurso prezentis sin ok kandidatoj – sep viroj kaj unu virino. Ses kandidatoj estis TEJO-aĝaj. Duono estis eŭropanoj, du amerikanoj, po unu aziano kaj afrikano.

La estraranoj intervjuis per Skajpo sep el la kandidatoj kaj post la elekto de la unua oficisto oni decidis elekti la duan oficiston por pliefikigi la funkciadon de la organizo. La dua oficisto de TEJO estis elektita per la Estraro post konsulto kun la Komitato de TEJO, el la ceteraj kandidatoj la Estraro decidis pri la du plej bonaj kaj la fina elekto estis Uriel.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.