Home > Aliaj > TEJO en la 100-a Universala Kongreso

La Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare jam por la centa fojo! De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto pli ol 2500 kongresanoj renkontiĝos en Lillo, Francio, por tie amuziĝi kaj labori – per kaj por Esperanto.

Kiel kutime, en la kongreso ĉeestos reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Por ekscii pli pri la organizo kaj niaj aktualaj agadoj, venu al la programero “TEJO sin prezentas” aŭ al la TEJO-budo, kiu ĉi-jare funkcios ĉiutage.

Vi estas bonvena ankaŭ en la Junulara Programo. La proponoj multas kaj varias: bicikla ekskurso, pikniko, ekskurso al Bulonjo-ĉe-Maro, vizito al bestoĝardeno kaj tabulludoj. Vi certe trovos aktivaĵojn por vi! Kaj se vi ekzameniĝos, ne forgesu ke vi povas ricevi TEJO-rabaton!

TEJO ne povus funkcii nur dank’ al la junuloj – por nia agado kernaj estas ankaŭ la subtenantoj, kiujn ni invitas al la Akcepto. Tie ni esprimos nian dankon kaj rakontos pri ĉio, kion ni faris en la lasta jaro – kio ne estus ebla sen la Patronoj. (Ankaŭ vi povas iĝi Patrono de TEJO!)

Se vi partoprenos en la kongreso, por ekscii pli pri nia programo – venu la unuan vesperon al la Movada Foiro kaj serĉu la budojn de TEJO kaj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO!

Ĝis la revido en Lillo!

Movada Foiro – sabato, la 25-a de julio, 19h00–21h00, en la salono Michaux
Akcepto por la Patronoj de TEJO – mardo, la 28-a de julio, 15h00–15h45, en la salono Babin
TEJO sin prezentas – vendredo, la 31-a de julio, 12h15–13h15, en la salono Lapenna

Fot. UEA