Home > Aliaj > TEJO elektis novan estraranon!
Nova estrarano de TEJO, Enric

Nova estrarano de TEJO, Enric

La 11-an de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez,
estrarano de TEJO respondeca pri landa agado, scienca kaj faka agado. Hodiaŭ, la 12-an de septembro post la elektado de la nova estrarano, Enric Baltasar, la estraro denove estas kompleta!

Voĉdonis 18 personoj (el 32), do la kvorumo estis atingita. 16 por, 0 kontraŭ, 2 sindetenis.

Venu fulmintervjuo kun Enric, kiu antaŭe estis nia komitatano B kaj komisiito pri Landa Agado en Eŭropo.

TEJO (intervjuas Stela): Gratulojn Enric! Bonvolu rakonti iomete pri vi mem.

Dankon, Stela! Mi estas 21-jara mondcivitano loĝanta en Hispanio, kiu studis komputikon kaj nun ĉefe okupiĝas pri merkatiko. Iam antaŭ kelkaj jaroj mi forte pasiiĝis pri sociaj movadoj kaj praktike aplikas tion en la Esperanto-movado. Estas plezuro por mi lerni el tre malsamaj sci-branĉoj, enmiksiĝi en novaj sociaj grupoj kaj superi min.

TEJO: Nun, ke vi elektiĝis, kio estos via unua tasko?

Enric: El la unuaj aferoj kiujn mi volas fari estas estas la engaĝiĝo ene de la vivo de la Estraro kaj la pliampleksigo de la homaj rimedoj de la nova merkatika komisiono.

Stela: Kiel vi festos vian estraraniĝon?

Enric: Hahaha, mi ne antaŭvidis tiun demandon. Supozeble, mi manĝos verdan kukon!

Nome de TEJO mi deziras rapidan enteamiĝon en la estraro kaj bonan laboron al vi!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.